Insulo Granda Glorioso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insulo Granda Glorioso, (france île Grande Glorieuse aŭ simple île Glorieuse), estas senhoma insulo de Francio apartenanta al Insularo Glorioso kaj situanta en Hinda Oceano, nord-okcidente de Madagaskaro[1].

Bildgalerio


Geografio

"Insulo Granda Glorioso" estas afrika insulo situanta inter Mozambiko okcidente, Sejŝeloj norde, Madagaskaro sud-oriente kaj Komora Insularo sud-okcidente, banata de Mozambika Kanalo. La insulo situas sud-okcidente en Insularo Glorioso konsistanta el alia malgranda insulo, Lys-insulo, kaj kelkaj rokoj pli-malpli ligitaj inter si per sablaĵo je malalta tajdo[1].

Rondforma kun diametro de tri kilometroj, la insulo estas tre ebena kaj formita el sablaj dunoj, el kiuj la plej altaj atingas dekdu metrojn de alteco en la nord-oriento kaj oriento[1]. Ties marbordo estas ĉie formita de plaĝo el blanka sablo kies koralaj restaĵoj devenas de koralrifo formanta lagunon ĉirkaŭantan la insulon kaj inkluzivanta ankaŭ "Lys-insulon".

Submetita al tropika klimato kaj situanta sur vojiro de ciklonoj, eĉ sur loko de formiĝo de tiuj tropikaj ciklonoj[2], la insulo estas kovrita de maldensa vegetaĵaro plejparte formita de antaŭa kokospalmejo kaj ankaŭ kasuarinoj dum ĝia faŭno estas ĉefe reprezentata de marbirdoj, interalie ŝternoj[1].

Aviadila kurejo trairas la sudon de la insulo de oriento al okcidento. Je ĝia okcidenta ekstremo troviĝas la meteologia stacio de la insulo.

Historio

La senhoma insulo eble estis malkovrita ekde la 7-a jarcento fare de malagasajarabaj navigistoj. La Reuniano Hippolyte Caltaux loĝanta en Sejŝeloj kaj komercanta kun Madagaskaro estis la unua eŭropano kiu malkovris en 1878[3]. Petinte koncesion de Ministerio pri francaj kolonioj, tiu ĉi konsentis al li rajton okupi la insularon « je liaj propraj riskojs ». Nomante la insularon « Glorioso Insuloj » honore al la Tri Gloraj Tagoj de la Franca revolucio de 1830[3], li ekspluatis ĝin malgraŭ la premo de brita "Royal Navy" kiu avidis ĝin ĝis Francio ne decidiĝis agnoski sian suverenecon super tiuj insuloj. Tiu ekposedo estis farita de veselkapitano Richard, komandanto de ŝipo Primauguet, la 23-an de aŭgusto 1892[3],[4]. Administre ligita al Majoto tri jarojn poste, ĝi estis ligita al Madagaskaro ekde 1912[3].

Hippolyte Caltaux tiam povis plene ekspluati ambaŭ Glorioso Insulojn: la kokospalmejo plantita ekde 1885 helpe de Sejŝelanoj plivastigis[3]. En 1921, komandanto Lebegue kiu vizitis la insularon raportis ke ekzistas « malgranda vilaĝo kun 17 mestizaj enloĝantoj ĉiuj sejŝelanoj. La insulo malhavas akvon... La societe plantis ĉ. 6000 kokosarbojn. La produkto de kopro estas po 36 tunoj jare. Tie oni kultivas maizon. La rikolto estas po 60 tunoj jare. Goeleto de la societo navigas du aŭ tri foje ĉiujare inter la insularo kaj Madagaskaro. sur Lys-insulo, oni trovas deponejon de braĝo, amason de guano, kaj kapraron de ĉ. 200 bestoj. »[3]

Post periodo de malaktiveco de 1939 ĝis 1945, la ekspluatado de la kokospalmejo de Insulo Granda Glorioso rekomenciĝis kiam Sejŝelano, Jules Sauzier, instalis sin en la insularo kun siaj edzino kaj filinoj[3]. Kiam lia frato postsekvis lin en 1952, la 80 tunoj jare de kopro estis produktitaj de 22 Malagasoj prizorgantaj 15000 kokosarbojn[3]. La ekspluatado estis ĉesigita en 1958 post la fino de la koncesio[1].

En 1955 estis konstruita provizora meteologia stacio kiu estis anstataŭita en 1960 kaj fine aŭtomatigita[1]. Tiu stacio estas uzata por ciklona prognozo de la nordo de Mozambika Kanalo kio profitas al Komora insularo kaj al nordo de Madagaskaro, al regiona mara navigado kaj al aviadila flugado sur linioj Madagaskaro-Ĝibutio kaj Maŭricio-Kenjo[1].

Unue administre ligita al Madagaskaro, Insulo Granda Glorioso, kiel ĉiuj ceteraj Disaj Insuloj en la Hinda Oceano, estis ligita al ministerio de transmaraj aferoj kaj administrita de Prefektejo de Reunio kiam Madagaskaro akiris sendependecon en 1960[2][3]. Tiu administrado estis konfidita la 3-an de januaro 2005 al supera administranto de Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj cele al ligado de Disaj Insuloj en la Hinda Oceano al tiu teritorio la 21-an de februaro 2007[2].

En 1973, por certigi pli videblan ĉeeston de Francio en la Disaj Insuloj en la Hinda Oceano, Tiu lando sendis tien militistojn de "Armitaj Fortoj de Suda Zono de Hinda Oceano" inkluzive sur Insulon Granda Glorioso[2]. Du jarojn poste, Insulo Granda Glorioso estis klasigita en Naturrezervejon kio treege limigis ties aliron al nepermesitaj personoj[3].

Administrado

Depost la 21-a de februaro 2007, Disaj Insuloj en la Hinda Oceano, kaj sekve Insulo Granda Glorioso, formas la kvinan distrikton de Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj administrataj de supera administranto bazita en Saint-Pierre (Reunio)[2]. Insulo Granda Glorioso estas organizita nek en regionon, nek en departementon, nek en komunumon, eĉ ne en teritorian kolektivon kiel la cetero de Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj[2].

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 france http://www.taaf.fr/rubriques/districts/ilesEparses/iles_LesGlorieuses.htm Oficiala retejo de Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj - Insularo Glorioso
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 france http://www.taaf.fr/rubriques/districts/ilesEparses/iles_introduction.htm Oficiala retejo de Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj - Enkonduko al Disaj Insuloj
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 http://etic.univ-reunion.fr/hydraires/publications/Auracea2003Glorieuses.pdf Misio Auracéa 2003 Insularo Glorioso, Programo ETIC - Universitato de Reunio, 2003 12 pĝ.
  4. http://www.intellnet.org/resources/cia_worldfactbook_01/geos/go.html CIA The World Factbook - Glorioso Insularo

Vidu ankaŭ