Insulo Guadalupe
El Vikipedio
Insulo Guadalupe, Insulo Guadalupo aŭ en la hispana Isla Guadalupe (29°02′20″N 118°16′41″U / 29.039°N, 118.278°U) estas vulkana insulo situa je 241 kilometroj ĉe la okcidenta marbordo de Meksikio ĉe Duoninsulo Baja California kaj je ĉirkaŭ 400 kilometroj sudokcidente de la urbo de Ensenada en la meksikia subŝtato de Baja California, en la Pacifika Oceano. La du aliaj meksikiaj insularoj de la Pacifika Oceano kiuj ne estas en la kontinenta ŝildo estas la Insuloj Revillagigedoj kaj la Rocas Alijos.
Pro ties izoleco, en la insulo estas aparta kazo de ekologio kun nombraj endemioj en flaŭro kaj faŭno, kia la Guadalupa junkulo, Junco insularis.