Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj
ekstera teritorio de Aŭstralio • insularo • natura kultura havaĵo de Aŭstralio
FlagoBlazono
ekstera teritorio de Aŭstralio • insularo • natura kultura havaĵo de Aŭstralio [+]

AkvejojHinda oceano, Suda oceano

Supermara alteco2 745 m [+]
Koordinatoj53° 5′ 37″ S, 73° 31′ 1″ O (mapo)-53.09352777777873.517Koordinatoj: 53° 5′ 37″ S, 73° 31′ 1″ O (mapo)
Plej alta punktoMonto Mawson [+]
Areo368 km² (36 800 ha) [+]
Loĝantaro2 [+] (1-a de januaro 2011)

HorzonoUTC+05:00 [+]
ISO 3166HM, HMD, 334
Interreta domajno.hm

Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (Hinda oceano)
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (Hinda oceano)
DEC

Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (Suda oceano)
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (Suda oceano)
DEC
Map
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj

Vikimedia Komunejo:  Heard Island and McDonald Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La teritorio de Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (angle Heard Island and McDonald Islands, mallongigite kiel HIMI) estas ekstera teritorio de Aŭstralio. Temas pri neloĝataj insuloj en suda parto de la Hinda oceano, proskime al la suda polusa cirklo. Ĝi estas ekstera teritorio de Aŭstralio ekde 1947. La surfaco de la insulgrupo estas 372 km² kaj sur ĝi troveblas du aktivaj vulkanoj.

  • Landkodo: HM laǔ la normo ISO 3166-1.
  • Nacia nomo: Heard; McDonald; [o] Territory of Heard and McDonald Islands.
  • Politika statuso: ekstera teritorio.
  • Areo: 412 km².
  • Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo de la insuloj.

La Insulo HerdoHeard-insulo havas surfacon de 368 km², kovras ĝin grandparte glaĉeroj, ĝia plej alta punkto estas la vulkana pinto de Mawson Peak en alto de 2745 m. La Mawson Peak estas la plej granda monto de Aŭstralio, ĝi altas 527 m pli ol la Monto Kosciuszko sur la aŭstralia kontinento.

La alia aktiva vulkano funkcias sur la McDonald-insulo: ĝi estis en trankvilo dum 75 000 jaroj kaj erupciis en 1992 kaj restis plu aktiva.

La McDonald-insuloj situas de la Heard-insulo 44 km en okcidento. La tri insuloj – McDonald-insulo (altas 250 m), Flat-insulo (55 m) kaj la Meyer-rifo (170 m) – havas la komunan surfacon de 2,5 km².

Kelkaj etaj insuloj (Shag-insulo, Morgan-insulo, Sail-rifo kaj Black-rifo) troveblas 10 km norde de la Herd-insulo. Ili havas surfacon de 1,1 km².

Administrado kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

La insuloj ne havas konstantan loĝantaron, ilian administradon gvidas el Hobart la Department of the Environment and Heritage (Medioprotekta kaj Naturheredaĵa Ministerio), ĉar la insuloj havas riĉan bestaron. Oni deklaris 65 000 kvadratajn kilometrojn de maro kiel naturprotektata areo.

La insulojn vizitas esploristoj, dum la someraj monatoj. De 1947 ĝis la 1950-aj jaroj funkciis esploraj stacioj sur la Herd-insulo, en 1971 sur la McDonald-insulo.

Sur la insuloj ne okazas ekonomia agado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo pri la Heard-insulo.

La Heard-insulo estas fore de ĉiu homloĝata loko, tiel plej verŝajne ĝi ne estis homvizitita ĝis la 19-a jc. La unua ekvidanto de la insulo estis la brita fokoĉasisto Peter Kemp, kiu en 1833 preterŝipis la insulon. Li veturis de Kergelenoj al Antarkto, lia malkovro ne konatiĝis.

John Heard, kapitano de la usona Oriental ekvidis la insulon la 25-an de novembro 1853, dum veturo de Boston al Melbourn. La kapitano Heard anoncis la malkovron unu monaton poste, tiel oni nomumis la insulon post li. Iom poste - la 4-an de januaro 1854 - kapitano William McDonald, komandanto de Samarang malkovris la insuletojn en la proksimo. Tiuj estis nomumitaj post li.

La unua surbordiĝo okazis en marto de 1855, kiam grupo de fokoĉasistoj atingis la insulon. Inter 1855 kaj 1880 vivis tie ĉ. 200 fokoĉasistoj kaj ekstermis plimulton de la fokoj, produktante pli ol 100 000 barelojn el elefantfoka oleo.

Oni povas vidi multajn ŝipvrakojn en la proksimo.

La insuloj apartenas ekde 1947 al Aŭstralio, ekde 1997 ili estas partoj de la Monda heredaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]