Insulo Lady Elliot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Lady Elliot kaj proksimaj rifoj laŭ foto farita per fotilo Seaview SVII.

La Insulo Lady Elliot, en angla Lady Elliot Island, estas la plej suda korala kejo de la Granda Barilrifo, Aŭstralio. La insulo kuŝas je 85 km nordoriente de Bundaberg kaj kovras areon de proksimume 45 ha. Ĝi estas parto de la insularo Kaprikorno kaj Bunkero kaj estas posedo de la Regno de Aŭstralio. La insulo estas hejmo al malgrandaj ekologia centro kaj al flughaveno, kiu estas servate ĉiutage per flugoj el Bundaberg, Hervey Bay, Brisbane kaj Gold Coast.

La Insulo Lady Elliot situanta ene de la 'Green Zone' (verda zono) de la Marparko Granda Barilrifo, kiu estas la plej alta ebla klasigo fare de la aŭtoritato de la Marparko Granda Barilrifo. Tiuj Verdaj Zonoj protektas la biodiversecon ene de la Marparko Granda Barilrifo per protektado de grvaj reproduktaj kaj idozorgadaj areoj kiaj maraj herbejoj, mangrovejoj, neprofundaj sablejoj kaj rifoj.[1]

La insulo estas partikulare renomata pro subakvado kaj pro ties loko tiom for ĉe la suda fino de la Granda Barilrifo rezultas en tre elstara akvoklareco.

Koordinatoj: 24° 07′ S 152° 43′ O / 24.117 °S, 152.717 °O / -24.117; 152.717 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Interprete zonojn Arkivigite je 2018-08-20 per la retarkivo Wayback Machine. GBRMPA. Konsultita la 2an de oktobro 2012.