Insulo Malpelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malpelo
La insulo Malpelo
La insulo Malpelo
insulo
Akvejo Pacifiko
Geografia situo 4° 0′ 10″ N, 81° 36′ 27″ U (mapo)4.0027777777778-81.6075300Koordinatoj: 4° 0′ 10″ N, 81° 36′ 27″ U (mapo) f1
Malpelo (Kolombio)
Malpelo (Kolombio)
DEC
Malpelo
Malpelo

Map

Longo 1,643 kmf2
Larĝo 727 mf3
Areo 0,35 km² f4
Plej alta loko Cerro de la Mona
300 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Mapo de Malpelo
Mapo de Malpelo
vdr
Insulo Malpelo
Klifoj de Malpelo.

La Insulo Malpelo (hispane Isla de Malpelo) estas oceana insulo situanta en la zono de la Pacifika Oceano kiu apartenas al Kolombio. Ĝi estas, kun la insulo Gorgona, la ununura insulo de Kolombio en la menciitaj akvoj. Estas parto de la departemento Valo de Kaŭko, apartenanta al la jurisdikcio de la municipo de Buenaventura.

Estas unu de la insuloj plej vizitataj de la Kolombia Pacifiko ĉiujare de sciencistoj kaj submaristoj de la tuta mondo, kaj estas kontrolata de stabanaro de la Nacia Armeo de Kolombio, kiuj zorgas por la konservado de la areo evitante la kontraŭleĝa fiŝkaptado de ŝarkoj, inter aliaj specioj.

Malpelo signifas en la hispana Malbona haro.

Ekosistemoj[redakti | redakti fonton]

Rokaj marbokaj koralrifoj.

Martelŝarkoj estas grupo de ŝarkoj de la familio Sfirnedoj, nomitaj tiele pro sia malkutima, rara kaj distinga strukturo de ties kapoj, kiuj estas ebenaj kaj flanke etendita al specifa "martel"-formo. Kelkaj el tiuj ŝarkaroj povas troviĝi ĉe Insulo Malpelo en Kolombio, Kokosa insulo ĉe Kostariko, kaj ĉe Molokajo en Havajo. Grandaj martelŝarkaroj estas vidataj ankaŭ en suda kaj orienta Afriko.

Insulo Malpelo estas protektata kiel nacia parko kaj apartenas al la Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Nek estis nek estas loĝantaro, nur malgranda soldataro kiu okupas malgrandegan areon.