Insulo Montague (Aŭstralio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insulo Montague, en angla origine Montague Island (36° 15′ S 150° 13′ O / 36.250 °S, 150.217 °O / -36.250; 150.217 (mapo)), estas 9 kilometrojn for el Narooma ĉe la suda marbordo de Novsudkimrio, Aŭstralio. Ĝi estis vidata la unuan fojon de eŭropano nome de James Cook kaj nomita tiam Kabo Dromedaro, poste identigita kiel insulo kaj nomita laŭ la estro de ŝipo de la dua ŝiparo de prizonultransporto nome Surprize, nome George Montagu-Dunk, 2a grafo Halifax.

Estas lumturo vizitebla kaj eĉ gastigantebla post kontakto kun la koncrena instanco.

Pri naturo estas granda kolonio de ĉirkaŭ 12,000 ekzempleroj de Blua pingveneto, krom reproduktuloj de Granda krestoŝterno kaj el kvar specioj de pufinoj nome Puffinus bulleri (Bulera pufino), Puffinus griseus (Griza pufino), Puffinus pacificus (Pacifika pufino) kaj Puffinus tenuirostris (Fajnbeka pufino). Krome estas ankaŭ kvar specioj de fokoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]