Insulo Ross
El Vikipedio
La insulo Ross (angle Ross Island) estas insulo de la maro de Ross proksime al la antarkta kontinento kaj al la lando de Viktoria, en la golfo McMurdo. Ĝin formas kvar vulkanoj. Pro la ĉiama ĉeesto de bankizo, oni ofte malĝuste konsideras la insulon kiel parton de la kontinento. Ĝia areo estas 2 460 km².
Ĝi estis malkovrita de James Clark Ross en 1841, kaj ĝi estis poste nomita omaĝe al li fare de Robert Falcon Scott.