Insuloj Batu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insuloj Batu
insularo
Akvejo Hinda oceano
Geografia situo 0° 12′ S, 98° 30′ O (mapo)-0.298.5Koordinatoj: 0° 12′ S, 98° 30′ O (mapo) f1
Insuloj Batu (Sumatra)
Insuloj Batu (Sumatra)
DEC
Insuloj Batu
Insuloj Batu

Map

Nombro de insuloj 48
Tuta areo 1 154 km²f1
Loĝantoj 10 500 f2
vdr
Geedziĝo en la insuloj Batu (1938)

La Insuloj Batu estas arkipelago de Indonezio situanta en la Hinda Oceano ĉe la okcidenta marbordo de Sumatro, inter Niaso kaj Siberuto. La tri ĉefaj insuloj, de proksimume sama grando, estas Pini, Tanahmasa, kaj Tanahbala. Estas 48 pli malgrandaj insuloj, el kiuj malpli da duono estas loĝataj. La insuloj estas administrataj kiel parto de la provinco de Norda Sumatro. En indonezia kaj malaja, batu signifas rokoŝtono.

La loĝantaro de la insuloj Batu estis havinta gravajn rilatojn kun la populacio de Niaso norde. La insuloj estis foje destino por sklavoj kiuj fuĝis el Niaso, kaj el pasintaj jardekoj iĝis destinejo por ŝipoj el Padango, de Sumatro.

La ekvatoro pasas tra la arkipelago, norde de Tanahmasa kaj sude de Pini.