Desertas-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insuloj Desertas)
Ilhas Desertas
La Ilhas Desertas rigardata de Madeira
La Ilhas Desertas rigardata de Madeira
grupo de insuloj • insulo
Akvejo Atlantika oceano
Arkipelago Insularo Madejra
Geografia situo 32° 32′ N, 16° 30′ U (mapo)32.533333333333-16.5Koordinatoj: 32° 32′ N, 16° 30′ U (mapo) f1
Ilhas Desertas (Madejro)
Ilhas Desertas (Madejro)
DEC
Ilhas Desertas
Ilhas Desertas

Map

Nombro de insuloj 3
Ĉefa insulo Deserta Grande
Tuta areo 14,21 km²f1
Loĝantoj (neloĝata) f2
Deserta Grande
Deserta Grande
vdr
Aera foto
domo de la esploristoj

La Desertas-insuloj (portugale Ilhas Desertas signifante forlasitaj insulojsenhomaj insuloj) estas insulgrupo, geopolitike apartenanta al Portugalio, konsistanta el insuloj Ilhéu Chão, Deserta Grande kaj Bugio. La insuletoj apartenas al Madejro kaj al komunumo Santa Cruz en la samnoma distrikto. La insuletoj estas bone videblaj de la sudorienta Madejro. La insularo havas tutan areon de 14,21 km² kaj la maksimuma alto atingas 500 m.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

La unuopaj insuloj de nordo al sudo:

Insulo Areo
km²
Alto
m
Ilhéu Chão 1 98
Deserta Grande 10 442
Bugio 3 348
Desertas 14.21 442

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Pro manko de la nesalakva trinkakvo (natura fluakvo), sekeco kaj izoliteco, la insuloj estas neloĝataj.

Esplora stacio[redakti | redakti fonton]

Sur Deserta Grande, la plej granda insulo, troviĝas eta biologia esplora stacio. Vizitantoj bezonigas specialan permesilon por aliri la insulon, kiun permesilon ricevas nur la esploristoj.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

Sr la insulo Deserta Grande ekzistas unu Indiĝenaj specioj (Sinapidendron sempervivifolium Menezes (Brasikacoj)), pliaj 34 specioj da vaskulaj plantoj de Ilhas Desertas estas indiĝenaj por Madejro.

Faŭno kaj ties protekto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1990, Ilhas Desertas estas sub naturprotekto, ekde 1995 ĝi estas naturrezervejo. La alira limigo servas nur por protekto de la monaĥaj fokoj, ĉirkaŭ 25 individuoj. Ĉar tiu mediteranea monaĥa foko (Monachus monachus) iĝis unu el la plej maloftaj mamuloj kaj surmonde ekzistas nur ankoraŭ ĉirkaŭ 350 ekzempleroj, la protekto de tiu bestaro estas tre grava.

Vivas sur la 'Deserta Grande tre rara aranea specio, la t.n. Deserta-tarantulo (Hogna ingens), kiu korpograndas ĝis 8 cm. Ĝi vivas ĉefe en kavernoj kaj klifoj de la vulkana insulo.

Krom tiuj vivas sur Desertas kanario (Serinus canaria), natura formo de hejma kanario, kaj bertelota pipio (Anthus berthelothi berthelothi, nomata laŭ Sabin Berthelot) hejma sur kelkaj atlantikaj insuloj.

La insulo Bugio estas naturrezervejo, kiu ne permesas alproksimiĝon al la insulo ĝis pli ol 100 m. La insulo estas reproduktejo porla rara birdospecio Feaa petrelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]