Insuloj Diego Ramírez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insuloj Diego Ramirez)
Insuloj Diego-Ramírez
Insuloj Diego-Ramírez
Insuloj Diego-Ramírez
grupo de insuloj
Akvejo Drake-pasejo
Geografia situo 56° 30′ S, 68° 43′ U (mapo)-56.5-68.716666666667Koordinatoj: 56° 30′ S, 68° 43′ U (mapo) f1
Insuloj Diego-Ramírez (Fajrolando)
Insuloj Diego-Ramírez (Fajrolando)
DEC
Insuloj Diego-Ramírez
Insuloj Diego-Ramírez

Map

Ĉefa insulo Insulo Bartolomé, Insulo Gonzalo
Tuta areo dep1f1
Mapo de la Insuloj Diego-Ramirez
Mapo de la Insuloj Diego-Ramirez
vdr

La Insuloj Diego Ramírez (hispane Islas Diego Ramírez) estas malgranda grupo de malgrandaj insuloj situantaj en la plej suda pinto de Ĉilio je ĉirkaŭ 100 km sudokcidente de Horna Kabo kaj 93 km sud-sudoriente de Insuloj Ildefonso, etende 8 km norde-sude (nekonfuzinda kun la Insulo Ramírez multe pli norde). Ili estas dividataj en pli malgranda norda grupo de ses insuletoj, kaj pli granda suda grupo, separataj per pasejo 3 km larĝa. La du plej grandaj insuloj, Insulo Bartolomé kaj Insulo Gonzalo, ambaŭ kuŝas en la suda grupo. La insularo enhavas la plej sudan pinton de la kontinento Sudameriko (inklude insulojn), titolo ofte malĝuste atribuita al la Horna Kabo. Insuleto Águila (Islote Águila), la plej suda tero de la grupo, estas je 56°32'9"S.

Ili estis vidataj la unuan fojon la 12an de februaro 1619 fare de la ekspedicio de Garcia de Nodal kaj nomataj laŭ la kosmografiisto de la ekspedicio nome Diego Ramírez de Arellano.[1] Ili estis cititaj kiel la plej suda tero registrita tiam, kaj retenis tiun honoron dum 156 jaroj, ĝis la malkovro de Sud-Sandviĉaj Insuloj en 1775.

En 1892 la ĉilia registaro luis la insulojn al Pedro Pablo Benavides por fiŝkaptado kondiĉe ke li konstruu lumturon, havenon kaj lernejon.[2] Poste la luo estis transferita al Koenigswerther kaj Pasinowich.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dingwall, P.R., ed. (1995). Progress in Conservation of the Subantarctic Islands, p. 107. The World Conservation Union. ISBN 2-8317-0257-7.
  2. Octavio Errázuriz Guilisasti kaj Germán Carrasco Domínguez, Historia de las Relaciones Exteriores de Chile, Arbritaje británico de 1899-1903, Editorial Andrés Bello, 1968, Santiago de Chile, paĝo 93