Insuloj Haŭaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insuloj Haŭaroj ruĝe
Insuloj Haŭaroj ruĝe

La Insuloj Haŭaroj (en araba جزر حوار; nome: Juzur Ḥawār) estas grupo de insuloj situantaj ĉe la okcidenta marbordo de Kataro en la Golfo de Barejno de la Persa Golfo. Ĝi estas ankaŭ laŭ Ramsar-loko, ekologie grava malsekejo aparte protektita per la Ramsar-Interkonsento.[1]

Spite ties proksimeco al Kataro (Suŭad al Janubijah estas nur je 1.4 km el la katara ĉeftero nome duoninsulo Ras Abruko, dum Rubud Al Garbijaho, la insulo plej proksima al la ĉefa insulo de Barejno, kuŝas je distanco de 19.7 km al ĝi), la insuloj apartenas al Barejno sed estas polemiko inter ambaŭ statoj pri tio. La insuloj iam koincidis kun la municipo Minṭaqat Juzur Ḥawār (مِنْطَقَة جُزُر حَوَار) kaj estas nune administrataj kiel parto de la Suda gubernio de Barejno. La areo estas 50.6 km². Ĉe la censo de 2001, la populacio estis de 3,875 loĝantoj.

Koordinatoj: 25° 39′ N 50° 47′ O / 25.650 °N, 50.783 °O / 25.650; 50.783 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ramsar site mentioned), "Developers face new curbs", 5a Decembro, 2007. Kontrolita 4a Julio 2012. [rompita ligilo]