Insuloj Revillagigedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insuloj Revillagigedo)
Insuloj Revillagigedoj
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 18° 38′ N, 112° 39′ U (mapo)18.625-112.65416666667Koordinatoj: 18° 38′ N, 112° 39′ U (mapo) f1
Insuloj Revillagigedoj (Meksiko)
Insuloj Revillagigedoj (Meksiko)
DEC
Insuloj Revillagigedoj
Insuloj Revillagigedoj

Map

Nombro de insuloj 4
Ĉefa insulo Socorro
Tuta areo 157,8 km²f1
Loĝantoj 250 f2
Situo de la unuopaj insuloj
Situo de la unuopaj insuloj
vdr
Montículo Cinerítico (antaŭe) kaj Bárcena (malantaŭe), vulkanaj montoj en San Benedicto, unu el la Insuloj Revillagigedoj.
Bárcena ekzistas nur ekde 1952.
Socorro kaj Bárcena en San Benedicto estas indikataj en tiu mapo de meksikaj vulkano.

La Insuloj Revillagigedoj (hispane Islas Revillagigedo, prononce [rebijaĥiĥEdo]) aŭ Revillagigeda Insularo estas grupo de kvar vulkanaj insuloj de la Pacifika Oceano, konataj pro sia unika ekosistemo. Ili estis parto de Manzanillo municipo de la meksika ŝtato de Colima ekde 1861, sed nun estas ĉiukaze sub meksika federa jurisdikcio, kaj je 386 km sudokcidente de Kabo Sankta Luko, la plej suda pinto de Baja California, kaj inter 720 kaj 970 km okcidente de Manzanillo. Ili situas ĉirkaŭ 18° 49′ N 112° 46′ U / 18.817 °N, 112.767 °U / 18.817; -112.767 (mapo).

La totala areo estas 157.81 km², etende ĉirkaŭ 420 el oriento okcidenten. Estas ŝipa haveno sude de Sokora Insulo, kun populacio de 250 (stabanaro kaj familianoj). Ĉe Klarjon, estas malgranda ŝiparmea soldataro de 9 homoj. Krome la insuloj estas neloĝataj. La insularo ricevas sian nomon laŭ Don Juan Vicente de Güemes, Grafo de Revillagigedo, 53a vicreĝo de Nova Hispanio.

Insulo Longo kaj
larĝo (km)
Areo (km²) Plej alta pinto (m)
Internaj Insuloj (UTC-7, Pacifika Tempozono)
San Benedicto (San Tomás) 4.315 x 2.490 5.94 Bárcena (310)
Socorro 16.813 x 15.629 132.06 Monto (Cerro) Evermann (1130)
Roca Partida 0.246 x 0.073 0.014 (34)
(Ekstera Insulo) (UTC-8, Pacifika Tempozono)
Clarión (Santa Rosa) 8.544 x 3.686 19.80 Monte Gallegos (335)
Revillagigedoj Insuloj 420 x 115 157.81 Monto (Cerro) Evermann (1130)

La tri orientaj insuloj estas nomtaj la internaj insuloj. Ili situas en la tempozono UTC-7 (Montotempo), dum plej parto de Colima estas UTC-6 (Centra Tempozono). Clarión estas kompare for okcidenten, je pli da 200 km kompare kun la internaj insuloj, kaj en UTC-8 (Pacifika Tempozono). La Insuloj Revillagigedoj estas unu el tri meksikaj insularoj en la Pacifika Oceano kiuj ne estas en la kontinenta ŝildo; dum la aliaj estas Insulo Guadalupe kaj Rocas Alijos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]