Insuloj de Brissago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insuloj de Brissago
Blazono de Brissago
Insuloj de Brissago
Kantono Tiĉino
Komunumo(j) Brissago
Koordinatoj  46°8′0″N 8°44′6″O  /  46.13333°N, 8.735°O / 46.13333; 8.735 (Insuloj de Brissago)Koordinatoj: 46°8′0″N 8°44′6″O  /  46.13333°N, 8.735°O / 46.13333; 8.735 (Insuloj de Brissago)
Nombro de enloĝantoj 30
Areo  km²
Alteco 195 m super marnivelo
Poŝtkodo 6614
v  d  r
Information icon.svg

La Insuloj de Brissago estas du insuloj sur la Majora Lago, kiuj apartenas al la komunumo Brissago.

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

La insuloj situas oriente de la komunumo Ronco sopra Ascona. La pli granda de la du insoloj nomiĝas San PancrazioGrande isola Ĝi hava areon de 25568 m². Sur ĝi situas botanika ĝardeno. La malgranda insulo nomiĝas Isolina, Piccola isolaIsola di Sant'Apollinare. Ĝi estas naturrezervejo kaj havas areon de 8186 m². La inusloj fakte estas la pintoj de du sublagaj montoj de la insubra alpoĉeno, kies plej norda punkto ili estas. La insoloj konsistas el grenat-gnejso.[1].

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Insuloj de Brissago atingeblas pere de la liniŝipoj sur la Majora Lago de Locarno, Ascona, Porto Ronco kaj Brissago kaj pere de pramŝipeto de Brissago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj setloŝpuroj sur la insuloj datiĝas el la romia epoko. Dum mezepoko sur la insulojn troviĝis du preĝejoj kaj iliaj loĝantoj ĝuis pri certa aŭtonomio de la Dukoj de Milano. En 1875 ekzistis plano konstrui sur la insulo dinamitfabrikon por la konstruo de la gotarda tunelo. Post ekkonstruo tamen la projekto ne realiĝis. De 1885 ĝis 1927 la insuloj estis havaĵo de la rusa baronino Antoinette de Saint Léger, kiu tie posedis grandan bienon. 1928 Max Emden akiris la insulojn kaj komencis konstrui la belajn ĝardenojn. Post la morto de Max Emden liaj heredantoj proponis al Kantono Tiĉino aĉeton de la insuloj kun la kondiĉo instali sur la insulo botanikan ĝardenon.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Informoj pri geografio kaj geologio de la insuloj en la retejo de la botanika ĝardeno de la Insuloj de Brissago
  2. Fonto: Informoj pri la historio de la insulo sur la retejo de la botanika ĝardeno de la Insuloj de Brissago

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]