Insuloj de Reĝino Elizabeto
El Vikipedio
La Insuloj de Reĝino Elizabeto (angle Queen Elizabeth Islands) formas la nordan parton de la Kanada arkta insularo. Politike, ili apartenas al teritorio Nunavuto kaj etparte al la Nordokcidenta teritorio. Ili havas surfacon de 400 000 km² kaj estas grandparte neloĝataj.
[redakti] Historio
La insulojn malkovris - post la indiĝenoj - William Baffin, kiu penetris la insulan regionon en 1615–1616. William Edward Parry 200 jarojn poste (1819-1820) atingis la insulojn, serĉante la nordokcidentan pasejon. Oni nomumis post li la insulojn al Parry-Inseln ĝis 1954, kiam oni ŝanĝis la nomon je estimo de reĝino Elizabeto. La mapado de la areo okazis ĉefe en la ||19-a jarcento]] per ekspedicioj (John Franklin, Otto Sverdrup). Ekde la 1960-aj jaroj, oni boris multloke sur la insulo por nafto.
[redakti] Divido de la insulgrupo
Al la insularo apartenas 22 pli grandaj kaj ĉ. 2.000 pli malgrandaj insuloj, kiuj - krom la Ellesmere-insulo - estas grupigebla al du partoj:
- Ellesmere-insulo
- Parry-insuloj (suda subgrupo)
- Sverdrup-insulo (norda subgrupo)

