Integrala eksponenta funkcio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Graikaĵoj de E1 (supra) kaj Ei (malsupra)

En matematiko, la integrala eksponenta funkcio Ei(x) estas difinita kiel difinta integralo de certa esprimo kun la eksponenta funkcio:

 \mbox{Ei}(x)=-\int_{-x}^{\infty} \frac{e^{-t}}{t}\, dt

Ĉar integralo de 1/t malkonverĝas je t=0, la pli supre donita integralo estas komprenata kiel la koŝia ĉefa valoro.

La integrala eksponenta funkcio havas la serian prezenton:

\mbox{Ei}(x) = \gamma+\ln x+ \sum_{k=1}^{\infty} \frac{x^k}{k\; k!} \,

kie γ estas la eŭlera γ konstanto.

La eksponenta funkcia integralo estas proksime rilatanta al la logaritma integrala funkcio li(x)

li(x) = Ei (ln (x)) por ĉiu pozitiva reela x≠1.

Ankaŭ proksime rilatanta estas funkcio kiu integralatas super malsama limigo:

{\rm E}_1(x) = \int_x^\infty \frac{e^{-t}}{t}\, dt

Ĉi tiu funkcio povas esti estimita kiel etendado de la integrala eksponenta funkcio al negativaj reelaj nombroj per

Ei(-x) = - E1(x)

Oni povas esprimi ilin ambaŭ per la tuta funkcio

{\rm Ein}(x) = \int_0^x (1-e^{-t})\frac{dt}{t} = \sum_{k=1}^\infty \frac{(-1)^{k+1}x^k}{k\; k!}

Uzante ĉi tiun funkcion, oni tiam povas difini, uzante la logaritmon

{\rm E}_1(x) \,=\, -\gamma-\ln x + {\rm Ein}(x)

kaj

{\rm Ei}(x) \,=\, \gamma+\ln x - {\rm Ein}(-x)

La integrala eksponenta funkcio povas ankaŭ esti ĝeneraligita al

E_n(x) = \int_1^\infty \frac{e^{-xt}}{t^n}\, dt

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Milton Abramowitz kaj Irene A. Stegun, Gvidlibro de matematikaj funkcioj kun formuloj, grafikaĵoj kaj matematikaj tabeloj. Novjorko, Dover, 1972. (Vidu en ĉapitro 5)
Ekstera ligilo  Eric W. Weisstein, Integrala eksponenta funkcio en MathWorld.
Ekstera ligilo  Eric W. Weisstein, En-funkcio en MathWorld.
Ekstera ligilo  Formuloj por Ei
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj