Integrata Taksonomia Informa Sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ITISa logoo

La Integrata Taksonomia Informa Sistemo, en angla origine Integrated Taxonomic Information System (ITIS), estas partnereco[1] fondita por havigi konsistan kaj fidindan informon pri taksonomio de biologiaj specioj. ITIS estis origine formita en 1996 kiel interagenteja grupo ene de usona federa registaro kaj poste iĝis internacia ento, kun partopreno de kanada kaj meksika registaraj agentejoj. La komenca stabanaro hejmis ĉe la Smithsonian National Museum of Natural History kaj la IT servoj estis havigataj de la usona Geologia Agentejo en Denver. La unua intereso de ITIS estis specioj de Nordameriko, sed nun estas multaj grupoj tutmonde kaj ITIS plukunlaboras kun aliaj internaciaj agentejoj por pliigi sian mondan kovron.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ITIS Memorandum of Understanding. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 2008-04-04.
  2. . Monitoring International Wildlife Trade with Coded Species Data. Conservation Biology (2008-02). Alirita 2007-05-09. [rompita ligilo]