Integrita lukto kontraŭ plagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ILKP-kaptilo por kapsulraŭpoj en kotonejo (Manning (Suda Karolino))

En agrikulturo, integrita lukto kontraŭ plagoj, mallonge, ILKP, estas specifa strategio en la kampo de plantprotektado kies celo estas ne elradiki plantdamaĝulojn sed teni ilin sub ekonomia damaĝa nivelo (EDN), nome sub grado de atako kiu kaŭzas monajn kostojn al la produktantoj. Plago estas ĝeneraliga termino por ĉiu ajn vivulo kiu kaŭzas ekonomia damaĝoj en agrikulturaj kultivejoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Dekomence, la ĉefa celo estis la regado de populacioj de artropodoj kiuj ofte kaŭzas damaĝojn al kultivitaj plantoj, tamen nune ĝi ankaŭ ampleksas malsanojn, trudherbojn aŭ iuj ajn vivulojn minacante la sukceson de la agroekspluatado. La unua difino de integrita prilukto antaŭvidis nur kombinon de biologia kaj kemia luktoj (Stern et al. 1959) sed ĝia moderna koncepto estas multe pli larĝa – decidiga apogosistemo por elekto kaj uzo de taktikoj en prilukto kontraŭ plantdamaĝuloj, unuope aŭ harmonie kunordigitaj en gvida strategio bazita je profito/kosto analizo, kiu prikalkulas interesojn de terkulturistoj kaj efikojn al socio kaj vivmedio (Kogan & Bajma,1998). Por atingi tiun celon ILKP postulas kontrolon de populaciaj niveloj kaj de damaĝuloj kaj de siaj naturaj malamikoj pere de diversaj metodoj – vida inspektado de plantoj hazarde elektitaj, kaptiloj, k.a. - registrante la rezultojn je slipo por decido rilate al posta interveno, konsiderante antaŭdifinitajn agadnivelojn kiuj indikas la bezonon de ago por malpermesi atakon superan al ekonomia damaĝa nivelo.

La manipulado de la medio kaj la taktikoj en ILKP[redakti | redakti fonton]

Al produktada daŭripova sistemo ne estas flanklasebla la adopto de agadoj are nomitaj Bonaj Agrikulturaj Praktikoj. Inter ili ILKP estas kerna ilo. La planado de la ekspluatado devas antaŭvidi la median manipuladon serĉante la konservadon aŭ plibonigadon de la naturaj kondiĉoj kaj de la biodiversecon. Laŭ integrita prilukta vidpunkto, antaŭaj aŭ nerektaj agadoj estas farendaj por ke la kultivo restu libera je damaĝuloj aŭ almenaŭ ke iliaj populacioj ne atingu damaĝan nivelon, ĉefe per konservado aŭ replantado de cirkaŭa vegetaĵaro, de allog- kaj ŝirmplantoj por la naturaj malamikoj, de ventbariloj kaj de vivaj borderaĵoj (heĝoj en la perimetro kaj internoj de la plantejareo) de perkultivada teknikoj, k.a. Kiam la media manipulado ne sufiĉas por ke damaĝuloj kaj plantoj kunvivu harmonie en la plantejo, tio estas, sen ekonomiaj malutiloj al la ekspluatado, oni devas preni rektan agadon pere de diversaj teknikoj uzendaj sole aŭ are, en ĉiu aparta situacio. Ĉiam celante okazigi minimuman malekvilibron en la ekosistemo kaj samtempe havi plej malaltan koston. Por atingi tiun celon, specialistoj uzigas sciencajn konojn jam akumulitaj pri ĉiu el tiuj metodoj kaj teknikoj kiuj konvencie en ILKP oni nomas taktikojn – Biologia lukto, Genetika lukto, Perkultivada lukto, Fizika lukto, Bioteknologia lukto kaj Kemia lukto, jene prezentitaj resume.

Biologia lukto[redakti | redakti fonton]

Biologia lukto estas procezo kiu normale okazas en la naturo kiel signifa parto de natura regado, kiu ampleksas aliajn mediajn faktorojn, por teni la vivulojn en ekvilibra stato. BL tre rilatas al la manĝo-ĉeno kaj, kvankam eblas havi sian koncepton plilarĝigita al aliaj faktoroj kiel la mastra rezistado, aŭtosterilizado kaj genetika manipulado, ĝi estas limigita al la procezoj de predado, parazitado kaj patogenezo (van den Bosch et al. 1973).

Biologia lukto estas traktata sub kvar aspektoj – La natura biologia lukto; la klasika biologia lukto; konservado de naturaj malamikoj (NM); kaj kreskigo de la naturaj malamikoj. Kiam la homo manipulas naturajn malamikojn, damaĝulajn populaciojn aŭ aliajn faktorojn de la medio por priceli biologian lukton tiam ĝi rilatas al aplikita biologia lukto (Huffaker & Smith (1980). Do la tri lastaj apartenas al aplikita biologia lukto.

La natura biologia lukto- Ĉiu estaĵo suferas efikon de vivaj (el bionto) kaj de nevivaj (ĉefe klimataj) naturaj faktoroj kiu agas en sia ekosistemo. La biontaj faktoroj reprezentitaj de predantoj (rabobestoj) parazitoidoj kaj patogenoj ludas gravan rolon por teni la populacian nivelon de grandega nombro de organismoj sub la ekonomia damaĝa nivelo. Tiu grava kunagado en la naturo nur estas perceptebla kiam la homo vole aŭ senaverte agas (aŭ kiam drastaj mediaj ŝanĝoj okazas) kaŭzante fortan redukton en la populacio de la naturaj mediaj agantoj (naturaj malamikoj). Pro tio en la naturaj ekosistemoj aŭ eĉ en la agroekosistemoj multenombraj potencialaj damaĝuloj estas ĉiam sub EDN (Lenteren,2000). DeBach kaj Rosen (1991) taksis ke pli ol 90% el ĉiuj potencialaj agrikulturaj damaĝuloj estas sub la natura regado.

La klasika biologia lukto kunenhavas la enkondukon (importadon) kaj daŭran loĝiĝon de naturaj malamikoj en iu lando, regiono aŭ eĉ nur en aparta plantejo. Tiu procedo havas la jenajn bazajn paŝojn: 1. Identigo de la loka deveno de la damaĝulo. 2. Identigo de la mastroplantoj. 3. Identigo de la koncernaj naturaj malamikoj, iliaj kaptado kaj transportado. 4. Kvarenteno kaj studoj de la procedoj por multiplikado kaj liberigo de la NM en la nova areo. 5. Taksado de la loĝiĝo kaj dissemigo de la naturaj malamikoj.

La konservado de la NM povas havi sukceson per manipulado de la agro-medio, ekzemple, plantado kaj kultivado de allogaj plantoj, kaj de plantoj utilaj kiel nutraĵofonto kaj kiel ŝirmejo. Ankaŭ oni povas ĉerpi bonajn rezultojn provizante artefaritajn fontojn de nutraĵo same kiel hidrolizita proteino, sukero, melaso, k.s. La uzo de malalt-toksaj agrokemiaĵoj - insekticidoj, akaricidoj, fungicidoj k.s, aŭ utiligante la nomitan ekologian selektivecon per subdozadoj, aplikado sur elektitaj strioj aŭ vicoj de la kultivejo, elekto de plej bonaj sezono aŭ partotago por ŝprucigado ktp, estas ne malhavebla por pluteni predantojn, parazitoidojn kaj patogenojn en agroekosistemoj.

La kreskigo de NM fare de specialista laboro en biofabrikoj (laboratoria instalaĵo) por amasa produktado de utilaj kokcineloj, krizopoj, parazitoidoj, nematodoj, fungoj kaj de multaj aliaj organismoj) kaj iliaj sinsekva liberado en la agrojn per malsamaj teknikoj (inundaj kaj inokulaj) estas tre grava rimedo disponebla por malpermesi al la nocaj vivuloj atingi ekonomian damaĝan nivelon.

La genetika lukto[redakti | redakti fonton]

La rezistado de la plantoj al atakoj de damaĝuloj povas veni kaj el fiziologiaj faktoroj (antibiozo) kaj el morfologiaj mekanismoj (Flint & van den Bosch,1981). Per selekto, greftado aŭ kruciĝo oni povas havigi plantojn kapablajn rezisti aŭ toleri atakojn de iuj certaj grupoj de damaĝuloj. Ĝi estas efektiva kaj daŭripova se fundamentita je pli ol unu geno kaj preferinde je pli ol unu tipo de la rezistada mekanismo. Ĝi estas ideala taktiko por uzo en programo de ILKP, tial ke sia kosto estas minimuma por produktantoj. Ekzemple, en citrusokulturo, la elekto de kombinado inter la greftaĵo kaj la bazgrefto estas tre grava por starigo de plantejo per plantoj rezistantaj aŭ tolerantaj al grandkvantaj malsanoj fungaj aŭ virusaj. Danke al la Mendelaj leĝoj la tradicia Genetiko povis krei per intra- kaj inter-kruciĝoj kultivariojn pli potencaj rilate al la defioj de siaj atakantoj.

Perkulturada lukto[redakti | redakti fonton]

La perkulturada lukto kunmetas diversajn rimedojn kiuj celas farigi la medion malfavora al la reprodukto, disvastigado aŭ postvivado de la damaĝaj specioj. Sanitaraj laboroj kiel tondado, detruo de stoploj kaj sekaj branĉetoj, rikolto de atakitaj fruktoj, plantado de ventbariloj, vivaj bordaĵoj kaj aliaj bariloj estas tre grava en tiu taktiko. Alterna sinsekva plantado de specioj aŭ de kultivarioj estas rekomendinda por mallongdaŭraj kulturoj. Plue, oni havas aliajn uzeblajn rimedojn kiel trudherba kaj grunda manipuladoj, plantado de kaptilplantoj, diversigado de la loĝloko, sezono de plantado kaj rikolto, akvumado kaj irigacio, sterkado kaj uzo de semoj kaj plantidoj sanaj (liberaj je damaĝulaj ovo, larvo, adolto, k.s.)

Fizika lukto[redakti | redakti fonton]

La fizika lukto inkluzivas rimedojn kiuj detruas rekte la damaĝulon aŭ farigas la medion malkonvena al ĝi. Altaj kaj malaltaj temperaturoj, sonoj (altaj kaj malaltaj hercoj), lumo, bariloj, adheraj substancoj, sterilizaj radiadoj, kemiaj inhibiciaĵoj, allogaĵoj, forpelaĵoj, k.m.a. estas kontribuiloj por ke oni atingu tiun celon.

Bioteknologia lukto[redakti | redakti fonton]

La Internacia Organizo de Biologia Lukto (IOBL) difinas bioteknologian lukton kiel taktiko per kiu alte specifaj agadoj intervenas en la konduto aŭ disvolviĝo de la damaĝuloj, ne havante rektan bioicidan aktivecon (IOBL,2004). Ekzemple, la sterila insekto tekniko per kiu oni liberigas en la medio grandajn amasojn de sterilizitaj pupoj aŭ adoltoj por malhelpi la fekundecon de determinita specio en areoj geografie limigitaj aŭ en agroekosistemoj izolitaj. La uzo de feromonoj kiuj instigas konfuziĝon inter maskloj kaj femaloj malhelpante pariĝojn, aŭ de substancoj kiuj baras ekdizon (haŭto-ŝanĝo) estas alia ekzemplo. Aliflanke, granda kontribuo al tiu taktiko venas el la nuntempa teknologio de produktado de GMOj - genetike modifitaj organismoj - kiuj jam donis multajn fruktojn kiel maizo, kolzo, kotono, sojo- plantoj kun siaj DNA ŝanĝitaj, akirinte rezistadon post transplantado de fremda geno aŭ genparoj en sian nukleon.

Kemia lukto[redakti | redakti fonton]

La agrokemiaĵo ankoraŭ tenas gravan lokon en programo de ILKP. Tamen nur kiam la taktikoj antaŭe cititaj ne estas sufiĉaj por atingi la atenditan sukceson tiam la kemia lukto devas esti ekuzita. En tia okazo, oni devas fari kriterian analizon konsiderante interalie, profito-kostajn interrilatojn, riskon kaj por la medio, kamplaboristoj kaj por la konsumantoj. La risko por la medio povas esti minimuma kiam oni elektas produktojn kies aktivaj ingrediencoj havas fiziologian selektivecon, tio estas, ili havas efikon malpli toksan aŭ sendanĝeran kontraŭ la aro de naturaj malamikoj de la celita aŭ de sekundara damaĝuloj. Tamen, produktoj ne selektivaj povas havi minimuman malbonan sekvaĵon per la nomata ekologia selektiveco. Tiukaze oni uzigas la antaŭe cititajn teknologiojn – subdozadoj, ŝprucigado sur alternaj strio aŭ plantvicoj, elekto de plej konvenaj sezono kaj horo de ŝprucigado, ktp. Krom la kemie sintetizitaj agrokemiaĵoj, ankaŭ oni enmetas en tiu taktiko la nomitajn bioagrokemiaĵojn, produktitaj per aktivaj ingrediencoj elprenitaj el plantoj aŭ eĉ de fungoj, bakterioj k.s. Ekzemple, nikotino el tabako (Nicotiana tabacum), piretrino el piretro (Chrysanthemum spp) rotenono el diversgenraj plantoj, azadiraktino el nimo (Azadirachta indica) kaj same kiel la proteina kristalo el la bakterio Bacillus thuringiensis.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

1. DeBach P. & Rosen, D. Biological control by natural enemies (2an.eld) Cambridge Univ. press. Kembriĝo – Anglio-1991. 440p.

2. Flint, M.L. & van den Bosch, R. Introduction to integrated pest management. Plenum press. Novjorko. 1981.

3. Huffaker, C. & Smith, R.F. Rationale, Organization, and development of a national Integrated pest management project. In Huffaker, C. (ed) New pest technology of pest control 500p. Internacia Centro pri Biologia lukto. 1980. Berkeley, Kalifornio-Usono.

4. IOBL . Integrated production, principles and technical guidelines. Boller, E.F. et al (Ed.) IOCB wprs Bulletin vol 27(2). 2004.

5. Kogan, M. & Bajwa, W. Integrated Pest management: a global reality? An. Soc. Ent. Brasil. 28(1). 1999.

6. Lenteren, J.C. van. Critérios de seleção de inimigos naturais a serem usados em programas de controle biológico. In Bueno, V.H. (Ed.) Controle Biológico de pragas:produção massal e controle de qualidade. Lavras.Ufla. 2000. 207 p.

7. Stern, V, M. Smith, R.F.; van den Bosch, R.: Hagen, K.S. The integrated control concept. Hilgardia, 29 (2) 81-101. 1953

8. Silva, L.M.S & Mendonça, M. Costa 2009. Manejo Integrado de pragas dos citros. In Silva & Mendonça (Ed.) Manual do manejador fitossanitario dos citros. Aracaju-SE. Emdagro/Embrapa. 2009.150p.

8. Van den Bosch, R.; Messenger, P.S; Gutierrez, A.P. An introduction to biological control. Plenum press. Novjorko-Londono. 1973.