Intelligenzaktion

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intelligenzaktion (pole: akcja "Inteligencja") konata ankaŭ kiel Flurbereiningung (Operaco de Grundo-Purigo) aŭ Direkteaktion (pole: akcja bezpośrednia) – kriptonimo de fizika likvido de pola intelektularo kaj de polaj gvidantaj sociaj klasoj sur la teritorio de okupata Pollando plenumata de septembro 1939, kun rompoj ĝis 1943. Dum la operaco hitleranoj ekstermis 60 mil personojn. Ĝi komenciĝis post la nazia-germana invado en Pollandon kaj estis parto de granda Generalplan Ost. Ties celo estis biologia ekstermo de pola nacio, konsiderita laŭ pseŭdsciencaj kriterioj de naziisma rasa politiko kiel "malgrandvalora".

Regionaj etapoj de Intelligenzaktion

  • Intelligenzaktion en Pomerio, ekz. Sanga dimanĉo (1939) - ĉ. 30 mil viktimoj
  • Intelligenzaktion Posen (Poznań) - 2 mil viktimoj
  • Intelligenzaktion Masovien (Mazovio) - 6,7 mil viktimoj
  • Intelligenzaktion Schlesien (Silezio) - 2 mil viktimoj
  • Intelligenzaktion Litzmannstadt (Lodzo) - 1,5 mil viktimoj
  • Sonderaktion Krakau (Krakovo)
  • Zweite Sonderaktion Krakau (Krakovo) - kune ĉ. 187 viktimoj de Jagelona Universitato
  • Sonderaktion Tschenstochau (Częstochowa)
  • Sonderaktion Lublin
  • Sonderaktion Bürgerbräukeller (en la tuta lando)

Bibliografio

  • Andrzej Szcześniak: Generalplan Ost. Plan Zagłady Słowian (Generalplan Ost. Plano de pereigo de slavoj), Polskie Wydawnictwo Encyklopedyczne, Radom 2001, ISBN 83-88822-03-9.
  • Maria Wardzyńska: "Intelligenzaktion" na Warmii, Mazurach oraz Północnym Mazowszu (Intelligenzaktion en Varmio-Mazurio kaj norda Mazovio). Główna Komisja Ścigania Zbrodni Przeciwko Narodowi Polskiemu. Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro n-ro 12/1, 2003/2004, p. 38-42.
  • Maria Wardzyńska Był rok 1939 Operacja niemieckiej policji bezpieczeństwa w Polsce. Intelligenzaktion (Estis la jaro 1939. Operaco de germana sekura polico en Pollando. Intelligenzaktion), IPN Instytut Pamięci Narodowej, 2009 ISBN 978-83-7629-063-8.
  • Anna Meier "Die Intelligenzaktion: Die Vernichtung Der Polnischen Oberschicht Im Gau Danzig-Westpreusen" VDM Verlag Dr. Müller, ISBN 3-639-04721-4 ISBN 978-3639047219

Vidu ankaŭ