Intensa medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La intensa medicino estas medicina fako traktanta la diagnozadon kaj terapion de vivdanĝerigaj situacioj kaj malsanoj. La fako plejparte aplikiĝas en speciale ekipitaj stacioj de malsanulejoj ("intensaj stacioj"), kiuj gvidiĝas fare de speciale edukitaj fakaj kuracistoj, kiel anestezistoj, internaj medicinistoj, kirurgoj kaj neŭrologoj.

Intensaj stacioj de malsanulejoj en la industriaj ŝtatoj estas el konstrua kaj aparatara vidpunkto amplekse ekipitaj. Pro la tempe ampleksa neceso de intensa prizorgo flegisto en intensa stacio prizorgas nur 1 ĝis 3 pacientojn – en "normala stacio" de malsanulejo unu flegisto prizorgas ĉirkaŭ 20 pacientojn.

La intensa medicino havas siajn historiajn radikojn en la anestezologio, ĉar la artefarita spirigado estis la origina kaŭzo por kreo de tiom kompleksaj medicinaj metodoj kaj lokoj. Alia antaŭŝtupo por la nunaj intensaj stacioj estis "kardiologiaj prizorgaj unuoj". Tiuj stacioj per daŭra elektrokardiografio povis kontroli pacientojn post korinfarkto kaj havis aparatojn por revivigo en okazo de kormuskolaj misfunkcioj.

En intensaj stacioj akceptiĝas pacientoj, kies stato estas aŭ povus iĝi vivdanĝeriga. Tiel ne nur severaj malsanoj aŭ la sufero je forta akcidento, sed ankaŭ statoj post grandaj operacioj gvidas al intensa medicina kontrolo kaj se necese terapio. Principe devas esti iugrada pozitiva prognozo pri la medicina trakteblo de la vivdanĝeriga stato. Malsanoj kun granda probablo gvidantaj al morto, kiel kanceroj en fina stadio, do ne gvidas al akceptiĝo en intensa stacio.