Interdentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Interdentaloj (aŭ interdentaj konsonantoj, aŭ pleonasme interdentalaj konsonantoj) estas konsonantoj farataj per metado de la klingo (la surfaco malantaŭ la pinto) de la lango kontraŭ la supraj incizivoj (antaŭaj dentoj). Ĉi tio diferencas disde dentala konsonanto per tio ke la pinton de la lango oni metas "inter" la suprajn kaj malsuprajn antaŭajn dentojn, kaj do ĝi povas artikulaciiĝi per kaj la supraj kaj la malsupraj incizivoj, dumke dentala konsonanto artikulaciiĝas per la lango kontraŭ la "dorso" aŭ "malantaŭo" de la supraj incizivoj.

Transskribado[redakti | redakti fonton]

Interdentalaj konsonantoj transskribeblas per kaj subskripta kaj superskripta pontoj, kiel [n̪͆], se bezonatas precizo, sed oni pli ordinare transskribas ilin kiel antaŭenigitajn alveolarojn, ekample [n̟].

Okaziĝo[redakti | redakti fonton]

Interdentalaj konsonantoj tre malordinaras inter la lingvoj. Interdentalaj realigaĵoj de alie dentalaj or alveolaraj konsonantoj povas okazi kiel idiosinkrazioj aŭ kiel kunartikulaciaj efektoj de najbara interdenta sono. La plej ofte okazantaj interdentalaj konsonantoj estas la ne-sibilantaj frikativoj (sibilantoj povas esti dentalaj, sed ne aperas kiel interdentaloj). Verŝajne, interdentaloj neniam kontrastas kun dentaloj ene de iu ajn lingvo.

Voĉaj kaj senvoĉaj interdentalaj frikativoj [ð̟, θ̟] aperas en la usona angla kiel la komencaj sonoj de vortoj kiaj 'then' kaj 'thin'. En la brita angla, tiuj konsonantoj pli probable estas dentalaj [ð, θ].

Interdentala [l̟] okazas en iuj specoj de la itala, kaj povas okazi ankaŭ en iaj specoj de la angla, kvankam la distribuo kaj uzo de interdentala [l̟] en la angla ne estas klaraj.

En la plejo da aŭstraliaj indiĝenaj lingvoj, ekzistas serio de "dentalaj" konsonantoj, skribataj th, nh, kaj (en iuj lingvoj) lh. Ĉi tiuj ĉiam estas laminaloj (tio estas, prononcataj per tuŝado per la surfaco de la lango tuj super la pinto, nomita la "klingo" de la lango), sed ili povas esti formataj per iu el tri diversj manieroj, depende de la lingvo, de la parolanto, kaj de tio kiel zorge la parolanto prononcas la sonon. Tiuj estas interdentala per la pinto de la lango videbla inter la dentoj, kiel en th en la usona angla; interdentala per la pinto de la lango sube malantaŭ la malsupraj dentoj, tiel ke la "klingo" videblas inter la dentoj; kaj dento-alveolara, tio estas, per kaj la pinto kaj la klingo kontaktantaj la malantaŭon de la supraj dentoj kaj la alveolaran kreston, kiel en la francaj t, d, n, l.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]