Interelementa rilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interelementa rilato estas unua gramatika koncepto en Esperanto. Tiel nomas Eugen Wüster la grupiĝon de la elementoj en vorto kunmetita el pli ol du elementoj. Ekzemple en la vorto aŭtoaerbremso la grupiĝo estas aŭto/aerbremso, do 1 (2, 3), dum en la vorto vaporŝipasocio ĝi estas vapor-ŝip/asocio, do (1, 2) 3. Same: facilanimeco grupiĝas facil-animeco, dum la grupiĝo en korboneco estas kor/bon-eco. Ĉar en Esperanto ankaŭ la finaĵoj povas esti memstataj vortoj, ankaŭ ili povas grupiĝi diversmaniere, rilatante jen senpere al la lasta elemento antaŭ ili, jen al du elementoj kune. Ekzemple, en la vorto voĉdono la finaĵo -o rilatas al la elemento don, do la grupiĝo estas voĉ/don-o (dono de voĉo); male en bonfarto ĝi rilatas al ambaŭ elementoj kune, do la vorto grupiĝas bon-fart/o: bone farti/o: stato bone farti; facilanima grupiĝas facil-anim/a: facila animo/a: karakterizita per facila animo. Ni havas do la analogajn triojn:

aŭto/aer-bremso - vapor-ŝip/asocio
kor/bon-eco - facil-anim/eco
voĉ/don-o - bon-fart/o

La interelementa rilato plejofte doniĝas per si mem. Se ĉi tio ne okazas, la vorto estas duba, tiam oni devas helpi per la konservo de fina o; aŭ per la elekto de alia elemento. Ekzemple, ĉe la vorto rapidmezurilo oni ne scias, ĉu temas pri rapid/mezur-ilo (ilo por mezuri rapide), aŭ pri rapid/mezur-ilo (mezurilo de rapido). Oni do devas diri subitmezurilo, tujmezurilo por la unua kaj rapidomezurilo por la dua.