Interkomunumo Rennes Métropole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interkomunumo Rennes Métropole
interkomunumo
métropole [+]

LandoFrancio
RegionojBretonio, Ille-et-Vilaine

Supermara alteco74 m [+]
ĈefurboRenno
- koordinatoj48° N, 2° U (mapo)48.1142-1.6808Koordinatoj: 48° N, 2° U (mapo)
Areo705 km² (70 500 ha) [+]

Loĝantaro454 931 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco645,29 loĝ./km² [+] [+]

ĈefuloNathalie Appéré
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Interkomunumo Rennes Métropole (Ille-et-Vilaine)
Interkomunumo Rennes Métropole (Ille-et-Vilaine)
DEC
Interkomunumo Rennes Métropole
Interkomunumo Rennes Métropole
Lokigo de Ille-et-Vilaine en Francio

Interkomunumo Rennes Métropole (Tero)
Interkomunumo Rennes Métropole (Tero)

Map
Interkomunumo Rennes Métropole

Vikimedia Komunejo:  Rennes Métropole [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La komunumo de aglomeraĵo Rennes Métropole estas franca interkomunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rennes District : la unua interkomunuma strukturo[redakti | redakti fonton]

Unua fazo de la interkomunumo de la lando de Rennes, la urba distrikto de la renna aglomeraĵoRennes District estis kreita en 1970[1] kaj aliformiĝis en 2000 en aglomeraĵa interkomunumo. En 1989, la distrikto konsistis el 28 komunumoj, kie loĝis pli ol unu triono de la loĝantaro de la departemento Ille-et-Vilaine.

En 1993, la distrikto disdonis 26-paĝan dokumenton titolitan Projekto por la renna aglomeraĵo eldonita je 160 000 ekzempleroj. Ĝi tiam konsistas el 31 komunumoj kaj ties administra konsilio konsistas el 84 delegitoj.

La transformado en komunumo de aglomeraĵo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2000, la komunumo de aglomeraĵo Rennes Métropole sukcedis al la urba distrikto de la renna aglomeraĵo « Rennes District », kreita en 1970.

  • 2000: Kreado de « Rennes Métropole » ligita al la modifo de la statuto de "Rennes District" en komunumo de aglomeraĵo. Samtempe, ĝi alprenis novajn kompetentecojn : sportaj kaj kulturaj instalaĵoj, vojoj kaj parkadejoj je komunuma intereso sed perdis sian kompetentecon pri sukurado kaj incendioj, kiu iris al la departementa nivelo. Tri novaj komunumoj eniris la interkomunumon : Corps-Nuds, Orgères kaj Saint-Armel
  • 2001: Rennes Métropole ekrespondecas pri la kolekto de la domruboj, la apartiga kolekto kaj la rubejoj
  • 15-an de Marto 2002: inaŭguro de la Metroo de Rennes
  • 2004: eniro de la komunumoj Bourgbarré kaj Nouvoitou en la interkomunumo
  • 2005: la komunumo Noyal-sur-Vilaine eliras el la interkomunumo, kontraŭ la opinio de Rennes Métropole[2].
  • 2006: kreado de la transportkarto KorriGo, Marte: inaŭguro de Champs Libres
  • 2007: inaŭguro de la interkomunuma palaco.
  • 2007: plano farita por la linio b de la metroo traironta Rennes de sudokcidente nordorienten kaj du stacioj komunaj kun la linio a : Sainte-Anne kaj Gares (Stacidomoj).

La interkomunuma teritorio[redakti | redakti fonton]

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La interkomunumo Rennes Métropole arigas 37 komunumojn :

  1. Acigné
  2. Betton
  3. Bourgbarré (ekde 2004)
  4. Brécé
  5. Bruz
  6. Cesson-Sévigné
  7. Chantepie
  8. La Chapelle-des-Fougeretz
  9. La Chapelle-Thouarault
  10. Chartres-de-Bretagne
  11. Chavagne
  12. Chevaigné
  13. Cintré
  14. Clayes
  15. Corps-Nuds
  16. Gévezé
  17. L'Hermitage
  18. Montgermont
  19. Mordelles
  20. Noyal-Châtillon-sur-Seiche
  21. Nouvoitou (ekde 2004)
  22. Orgères
  23. Pacé
  24. Parthenay-de-Bretagne
  25. Pont-Péan
  26. Rennes
  27. Le Rheu
  28. Saint-Armel
  29. Saint-Erblon
  30. Saint-Gilles
  31. Saint-Grégoire
  32. Saint-Jacques-de-la-Lande
  33. Saint-Sulpice-la-Forêt
  34. Thorigné-Fouillard
  35. Le Verger
  36. Vern-sur-Seiche
  37. Vezin-le-Coquet
  38. Laillé (ekde la 1-a de Julio 2012)
  39. Bécherel (ekde 2013)
  40. Langan (ekde 2013)
  41. La Chapelle-Chaussée (ekde 2013)
  42. Miniac-sous-Bécherel (ekde 2013)
  43. Romillé (ekde 2013)

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fontoj, notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1970, La distrikto de tiuj, kiuj faris ĝin[rompita ligilo]
  2. [ france Kial Noyal devas resti en "Rennes Métropole". Arkivita el la originalo je 2008-12-06. Alirita 2012-02-21. france Kial Noyal devas resti en "Rennes Métropole"]