Socia retejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interkona retejo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Socia retejo. Por informoj pri la sociologio termino, vidu la artikolon socia reto (sociologio).


Sociaj retejojsociaj amaskomunikiloj (angla: social media) estas interretaj servoj, kiu permesas al uzantoj krei kaj konservi socian reton, kiu povas konsisti el ekzistanta eksterretaj sociaj kontaktoj (socia reto), sed ankaŭ povas konsisti el interretaj uzantoj, kiuj neniam renkontiĝis por interkonatiĝo. Tamen ĝi ofte havas miksitan karakteron Multaj el ili ankaŭ gastigas aliajn servojn kiel babilejoj, blogoj kaj forumoj.

Socia retejo estas uzata por kundividi ekzemple personajn spertojn, opiniojn, novaĵojn kaj aliajn informojn kun aliaj. Membriĝi kutime okazas per la malfermo de konto kaj profilo, kiu povas esti ligita al la profiloj de aliaj membroj.

Ĉar pli kaj pli multaj sociaj retejoj ekestis lastatempe, aperis ankaŭ iloj kaj platformoj por kombini la plej bonan el diversaj sociretejoj kaj eviti perdi tempon konservante ĉiun profilon individue. Ekzemploj de ĉi tiuj platformoj estas Tweetdeck, Yoono kaj la Interreta Pasporto.

Ekonomikisto Xavier Wauthy (UCL) argumentas ke ĉiu, kiu opinias ke li aŭ ŝi estas senpage membro de socia retejo, tamen pagos la membrecon pro pli multekostaj produktoj de kompanioj kiuj pagas por varbi sur tiuj retejoj[1]. Wauthy atentigas ke uzantoj de tiaj retejoj fordonas personajn informojn, kiujn la retejoj povus vendi, vidpunkto kiun ankaŭ Jaron Lanier disvastigas.

Kelkaj konataj ekzemploj de sociaj medioj estas Amikumu, Facebook, VKontakte, WeChat.

Socia retejo "MiaVivo" tute en Esperanto[redakti | redakti fonton]

MiaVivo.net estas ekskluzive 'esperantista' socia retejo kaj estas la daŭrigo de la antaŭa retejo "Nubo.re".

Polemiko[redakti | redakti fonton]

MozFest (Mozilla Festivalo) estas forumo por pridiskuti pli humanan interreton en kiu oni pledas por travidebleco, ankaŭ prilumante la bezonon je sekureco kaj sekurigo de uzantoj pro damaĝaj tendencoj en sociaj retejoj[1].

Celgrupoj[redakti | redakti fonton]

Sociaj retejoj uzas enhavon kiun uzantoj enretigis ("uzanto-generita enhavo"). Ĉi tio igas ĝin tipa ekzemplo de la tiel nomata Web 2.0 kaj kreskigas la scion pri klientoj kaj ilia konduto por kompanioj, amaskomunikiloj kaj esplororganizaĵoj.

Estas pli kaj pli da sociaj retejoj en rilato al specifa temo aŭ niĉo; ekzemplo estas LinkedIn, kie uzantoj povas resti en kontakto kun komercaj partneroj kaj serĉi projektojn aŭ homojn kun specifa kompetenteco pere de siaj kontaktoj.  

Krom la pure sociaj retejoj, kie la profilo kaj la amikaro estas la kerno, ekzistas ankaŭ multaj alicelaj retejoj kiuj prilaboras elementojn de sociaj retejoj. Ekzemple, homoj kun konto en Flickr kaj YouTube ankaŭ povas indiki, kiuj estas iliaj kontaktoj por resti informitaj pri nova materialo de ĉi tiuj kontaktoj.

Listo de sociaj retejoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de rimarkindaj sociaj retejoj

Nomo Priskribo/Fokuso Uzantoj Eo-versio
Amikumu (aplikaĵo) Ekzercado de lingvoj i.a. Esperanto pli ol 10000 Jes
Mia Vivo MiaVivo.net estas la daŭrigo de Nubo.re (ĉeso en novembro 2020). Nur esperantistoj, serĉado de membroj laŭ nomo, forumo, simplaj grupoj, profiloj, eventoj, komercaj paĝoj. Estas loko por ebligi kaj kuraĝigi pli aktivan retan vivon Esperante. 1000 [2] Jes
Vero (apo) Socia retejo kiu pretendas funkcii laŭ inversa kronologio anstataŭ pere de alogritmoj. La fondinto elektis nomon en Esperanto. 5 mio Ne
VKontakte Originale fokusis al la ruslingva junularo kaj studentaro, sed iĝis ĝenerala socia reto por rus-parolanta mondo. 420 000 000[3] Jes
Unilang Por tiuj kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvistiko i.a. Esperanto. Membroj kunordigas mem siajn interesoprojektojn. Reta forumo kaj babilejo. Subteno de Unikodo por skribi en diversaj alfabetoj. Membroj povas krei kaj disdividi lingvo-kvizojn. Interfaco tradukas ĉiujn retpaĝojn. 4 500 Jes
Ipernity Fotado, blogado kaj videoj sur kiuj aktivas multaj esperantistoj. Interfaco estis en Esperanto, sed pro manko de pagantaj membroj ĝi ne plu haveblas (2020). 100 000 Jes
Uŝahidi Afrikdevena socia retejo kies platformo ebligas per civitana partoprenado preventi aŭ raporti pri malamaj kaj perfortaj mesaĝoj (2008). 2 mio Ne
Mastodon Mikroblogo simile al Twitter kaj Tumblr, sed sencentra kun profiloj laŭ intereso, uzebla en apoj por android kaj iOS en 25 lingvoj (ne en Esperanto). Ekzistas eta Esperantista komunumo en Mastodon, kiu ne retroveblas per la plurlingva falmenuo sur joinmastodon.org, sed troviĝas en la nur esperantista nodo kaj dise en diversaj nodoj. Kelkaj el ili estas troveblaj uzante la kradvorton #esperanto 1 000 000 Jes
Facebook Originale fokusis lernejojn kaj universitatojn, sed iĝis retejo por ĉiuj. 1 800 000 000[4] Jes
Lernu! Ne estas socia retejo por lernantoj kaj instruistoj de Esperanto sur Lernu.net 200 000 Jes
Identi.ca Pepada mikroblogo simila al Twitter (tvitero), havebla en 30 lingvoj ? Jes
WT Social WT Social Arkivigite je 2020-10-30 per la retarkivo Wayback Machine estas novtipa retejo, listo de elekteblaj lingvoj i.a.Esperanto 447 000[5] Parte
Diaspora Novtipa retejo kiu ne dependas de ununura reta aktoro (precipe la interreto), interreta peranto aŭ individuo, sed funkcianta laŭ disdonado de la retprovizantaj nodoj de ĉi tiuj diversaj aktoroj. 660 000<ref Welcome to the new social web (angle). The Federation. Alirita 2017-03-18.</ref> Parte
Academia.edu Academia.edu Socia retejo por kunhavigi sciencajn esplorojn en formato 'Open Access', ankaŭ en rilato al Esperanto 142 mio[6] Parte
TIG Interfaco en 13 lingvoj. Celas konsciigon pri tutmondaj problemoj, interkulturan dialogon kaj interkompreniĝon. TIG-revuo diskonigas kontribuojn de siaj membroj, ĉefe en Kanado. Global Gallery disponas pri multegaj belaj fotoj rilate al tutmondaj temoj. 116 000 Ne
Flickr Ĉefe por kundividi fotojn kaj (ekde 2008) ankaŭ filmetojn (maksimume 90" kaj 150 MB) 32 000 000 Ne
Instagram Fotoj, filmetoj 600 000 000[7] Ne
Last.fm Muziko (interfaco en 12 lingvoj) 30 000 000 Ne
LinkedIn Komerco kaj profesiaj profiloj 470 000 000 Ne
LiveJournal Blogado 17 564 977 Ne
MySpace Ĝenerale 130 000 000 Ne
Orkut Ĝenerale. Ĉesis en 2014. Ĝia postsekvanto nomiĝas Hello. 100 000 000 Ne
StudiVZ | de Gelernantoj kaj universitataj studentoj, plejparte germanparolantaj, kunfondita de esperantisto Dennis Bemmann . 1 000 000 Ne
Twitter Mikroblogo 300 000 000 Ne
XING | de Profesiaj kontaktoj,simile al LinkedIn, ĉefe en Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj, 8 000 000 Ne
LibraryThing Babelio estas samtempe socia retejo kaj retejo kun recenzoj de libroj. 2 375 000 [8] Ne
Goodreads Goodreads estas samtempe socia retejo kaj retejo kun recenzoj de libroj i.a. en Esperanto 650 000[9] Ne
Babelio Babelio estas samtempe socia retejo kaj retejo kun recenzoj de libroj. 650 000[10] Ne
Reddit Redit estas socia retejo pri aktualaĵoj en kiu eblas i.a. starigi lingvajn demandojn pri Esperanto en forumoj, tn. redditeroj ('subreddits'). La plej aktivaj esperantaj forumoj estas r/Esperanto, r/Esperante, r/memeoj, r/learnesperanto kaj r/DemanduReddit . Ankaŭ estas tre granda forumo pri konstruitaj lingvoj r/conlangs 430 mio ĉiumonate! (2020) [11] Ne

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (fr) Xavier Wauthy, La Gratuité c'est le vol payant !, (PDF), CEREC, Facultés universitaires Saint-Louis & CORE
  2. Hodiaŭ Mia Vivo atingis sian 1000-an membron! (esperante). Johannes Genberg. Alirita 2022-03-16.
  3. Каталог пользователей ВКонтакте (ruse). VK. Arkivita el la originalo je 2018-04-25. Alirita 2017-03-18.
  4. aktivaj uzantoj en la monato, decembro 2016, laŭ newsroom - Company Info Stats (angle). Facebook. Alirita 2017-03-18.
  5. The non-toxic social network (angle). Jimmy Wales. Arkivita el la originalo je 2020-10-25. Alirita 2020-10-24.
  6. About Us (angle). Richard Price. Alirita 2020-10-18.
  7. About Us (angle). Instagram. Alirita 2017-03-18.
  8. Zeitgeist Overview (france). Tim Spalding - AbeBooks. Alirita 2020-10-30.
  9. Good Reads: Book nerds + Social networking= success (angle). Amazon.com. Arkivita el la originalo je 2007-12-19. Alirita 2020-10-30.
  10. Les couvertures que voudraient les lecteurs de Babelio (france). Guillaume Teisseire - Vassil Stefanov - Pierre Fremaux. Arkivita el la originalo je 2010-03-30. Alirita 2020-10-30.
  11. 10 Reddit Statistics (france). Advance Puclications. Alirita 2020-11-02.