Interkonsento de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per la Interkonsento de Kolonjo UEA kaj la naciaj societoj aranĝis novan manieron de kunlaboro, dum la UK 1933 en la germana urbo Kolonjo. Ĝi estas la bazo ankaŭ por la nuna strukturo de UEA.

Antaŭhistorio

Estis disputo inter UEA kaj la naciaj societoj pri la reprezentado de Esperanto al ekstero, kaj la organizo de komunaj taskoj de la tuta movado. Post la Helsinki-sistemo de 1922 la naciaj societoj restis nekontentaj kaj volis pli da influo.

Enhavo

En la “Interkonsento de Kolonjo” UEA, la Ko-Ro de la Naciaj Societoj kaj Universala Federacio Esperantista interkonsentas:

  • I. UEA estos la “tutmonda organizaĵo esperantista”.
  • II. La Landaj Asocioj aligas siajn membrojn al UEA, se ili (la Landaj Asocioj) estas neŭtralaj kaj havas min. 200 membrojn. Pri akcepto decidas la Komitato de UEA.
  • III. La Landaj Asocioj aligas siajn membrojn al UEA pagante jare 0,50 sv.fr. por ĉiu regula membroj, ili estas “simplaj membroj”, ricevas la membrokarton kaj rajtas uzi Delegitan Reton. La Landaj Asocioj pagas “aldonan kotizon” por membroj, kiuj volas ricevi la UEA-Jarlibron resp. la revuon Esperanto, t.n. “aktivaj membroj”. “La landaj asocioj sindevigas varbi kiom eble plej multe da tiaj membroj.”
  • IV. “En landoj, kies asocio aligis siajn membrojn, oni aldonas al la kotizo el ĉiu kategorio proksimume 50% de la normala kotizo de la nuna membro kun jarlibro, por tiuj membroj, kiuj ne apartenus al la landa asocio. Tamen la ĝisnunaj membroj ne apartenantaj al la landa asocio povas resti membroj laŭ la ĝisnunaj kondiĉoj, ĝis fino de 1936.”
  • V. La Landaj Asocioj administras la membrojn en sia lando, laŭ reguloj de la Centra Oficejo, kaj “nomas ĉefdelegitojn interkonsente kun UEA.”
  • VI. La Landaj Asocioj nomas lokajn Delegitojn interkonsente kun la Ĉefdelegito kaj komunikas la liston al la Centra Oficejo.
  • VII Pri la konsisto de “la Internacia Komitato de UEA”: Landa Asocio kun 200-1000 membroj elektas unu komitatanon kaj plian por ĉiu komencita milo da membroj, por kiuj ĝi pagis kotizon por la jaro pasinta. Lokaj delegitoj en lando sen Landa Asocio aliginta membrojn “elektas grupe po unu k-ano por ĉiu kvincento aŭ komencita kvincento da membroj.”
  • VIII. “La fakaj asocioj, institucioj ktp. povas sin enskribigi kiel partoprenantojn en la ĝenerala Esperanto-movado, kontraŭ fiksita pago.”
  • IX. Dum UK kunsidas “Konsilantaro de la esperanto-Movado”, t.e. Komitato de UEA, reprezentantoj de aliĝintaj Landaj Asocioj kun malpli ol 200 membroj, ĉefdelegitoj (aŭ iliaj reprezentantoj), honoraj membroj, dumvivaj membroj, patronoj kaj reprezentantoj (de la institucioj sub VIII.) “tiu konsilantaro esploras la jarraportojn pri la stato de la movado, konsideras proponojn pri disvastigo kaj utiligo de la lingvo kaj priparolas programon de laboroj entreprenotaj. Ĝi decidas per plimulto de la ĉeestantoj en formo de deziresprimoj, kiujn ĝi transdonas al la Komitato de UEA.”
  • X. Post sia likvido, ICK, Ko-Ro kaj UFE transdonos siajn havaĵojn kaj dokumentojn al UEA. Komitato kaj “Centra Estraro” fiksos la novajn devojn de la ĝisnunaj direktoroj kaj oficistoj de ICK kaj UEA.
  • XI. Necesaj ŝanĝoj en la UEA-regularo estas tuj farotaj. Voĉdono finiĝu fine de oktobro 1933.
  • XII. La Landaj Asocioj elektos siajn respektivajn komitatanojn antaŭ 1933-10-15.

(Laŭ La Praktiko, 1933, septembro, p. 7.)

Sekvoj

Necesis ankoraŭ ellabori novan statuton de UEA, la aliĝo de Landaj Asocioj (printempo 1934) kaj la novelektoj al la Komitato kaj Estraro. Dum la UK 1934 en Stockholm la "nova UEA" estis finestablita.

Ne konsiderante la skismon de UEA, la ĝenerala strukturo de la Interkonsento de Kolonjo fariĝis la stabila fundamento de UEA. Ĝi esence tiel ankoraŭ nuntempe ekzistas. La Landaj Asocioj pagas kontribuojn depende de la membroforto, kaj laŭe rajtas sendi siajn reprezentantojn en la Komitaton de UEA. Ili sendas fakte la grandan plimulton, dum la inviduaj membroj elektas multe malpli da komitatanoj, kvankam la individuaj membroj pagas entute multe pli da kotizmono ol la Landaj Asocioj.

Vidu ankaŭ