Interkrutejo La Hermida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de la interkrutejo

La interkrutejo La Hermida [la ermida] estas interkrutejo en la montaro Picos de Europa, en la okcidento de Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas mallarĝa irejo konsistanta el diversaj gorĝoj laŭlonge de la kurso de la rivero Deva.[1][2] La interkrutejo situas inter preskaŭ tute vertikalaj muraj rokaĵoj el karsto. Ĝi estas la plej longa interkruteja vojo en Hispanio, je 21 kilometroj.[3] Ties areo, sume 6.350 hektaroj, estas Protektita birda areo.[4][5] Dum la 19-a jarcento, la interkrutejon transpasis vojaĝistoj, esploristoj, grimpistoj kaj ĉasistoj survoje al Liébana kaj la centro de la montaro Picos de Europa.

Ĝi situas en territorio apartenanta al municipoj Lamasón, Cillorigo de Liébana, Peñarrubia kaj Tresviso en Kantabrio kaj Peñamellera Baja en Asturio. Ĝi estas la ununura alirejo al komarko Liébana ekde la marbordo de la Kantabra Maro. Ties nomo devenas de la vilaĝo La Hermida (en municipo Peñarrubia), kiu situas ene de ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La interkrutejo konektas la estuaron Tina Mayor (kiu markas kaj naturan kaj administran limon inter la okcidento de Kantabrio kaj oriento de Asturio) kun la kantabra komarko Liébana, en la okidenta masivo de la montaro Picos de Europa. Oni konstruis la unuan vojon taŭga por aŭtomobiloj en 1863.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cantabria 102 Municipios / El Diario Montañés. Cillorigo de Liébana. Naturaleza. Fauna y flora (hispane). Alirita la 20-an de julio 2011.
  2. Rabe, Codula. (2010) Picos de Europa. 50 excursiones. Bergverlag Rother GmbH, p. 22–23. ISBN 9783763347124.
  3. José Ignacio Arminio Roiz. El Diario Montañés (2000). Año Jubilar Lebaniego. Cómo llegar a Liébana (hispane). Arkivita el la originalo je 2007-08-07. Alirita la 26-an de decembro 2009.
  4. Delgado Viñas, Carmen. (2006) La montaña cantábrica. Una montaña viva. Universidad de Cantabria, p. 191. ISBN 9788481024166.
  5. Lastra, Juan José. (2001) Bosques naturales de Asturias. Universidad de Oviedo, p. 223–224. ISBN 8483172461.
  6. Calcedo Ordóñez, Victoriano. (1999) Cambios en los espacios rurales cantábricos tras la integración de España en la UE. Universidad de Cantabria, p. 306. ISBN 8481022306.