Intermanĝeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intermanĝeto estas malgranda manĝo inter la ĉefaj manĝoj (matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo). Intermanĝetoj gravas aparte por diabetuloj. Medicinistoj proponas al ili manĝi tri intermanĝetojn aldone al la tri ĉefaj manĝoj.

Ekzistas diversaj intermanĝetoj:

  • Frumatena intermanĝeto (prenata se oni frue vekiĝas sed pli malfrue matenmanĝas, do manĝetas antaŭ la matenmanĝo)
  • Antaŭtagmeza intermanĝeto (inter matenmanĝo kaj tagmanĝo; foje nomata "lunĉo", sed la vorto "lunĉo" foje estas uzata por ajna intermanĝeto aŭ eĉ por normala tagmanĝo)
  • Posttagmeza intermanĝeto (inter tagmanĝo kaj vespero; malofte nomata "kolaziono"). En okcidentaj landoj, kie ĝi estas la plej ofta speco de intermanĝeto, ĝi ofte konsistas el kuko, biskvitoj aŭ aliaj dolĉaĵoj.
  • Nokta intermanĝeto (prenata se oni frue vespermanĝis sed malfrue enlitiĝas)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]