Intermeza egreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Intermeza egreto
Intermeza egreto
Intermeza egreto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Mesophoyx
Specio: M. intermedia
Mesophoyx intermedia
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
En reprodukta plumaro ĉe Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝastano, Barato.

La Intermeza egreto, Intermeza ardeo,[1] Malgranda egreto[2]Flavbeka egreto (Mesophoyx intermedia) estas mezgranda ardeo. Kelkaj taksonomiistoj metas la specion en la genro EgrettaArdea. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj el landoj norde de la Golfo de Gvineo kaj orienta Afriko tra la Hindia Subkontinento al Sudorienta Azio kaj orienta Aŭstralio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio, kiel kaj la scienca nomo kaj la komuna nomo sugestas, estas intermeza laŭ grando inter la Granda egretardeo kaj pli malgrandaj blankaj egretoj kiaj la Malgranda egreto kaj la Bovardeo, kvankam pli proksima al la Malgranda ol al la Granda. Ĝi estas ĉirkaŭ 56–72 cm longa kun enverguro de 105–115 cm kaj pezo de ĉ. 400 g,[3] kun tutblanka plumaro, ĝenerale malhelaj kruroj kaj dikeca flava (al oranĝecflava) beko. Reproduktaj birdoj povas havi ruĝecan aŭ nigran bekon, verdecflavajn bridojn, izolajn fadenecajn plumojn en sia brusto kaj dorso, kaj senkolore flavan aŭ rozkoloron en supraj kruroj (kun regiona variado). Irisoj estas flavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, do ne estas seksa duformismo.

Diferencoj el la Granda egreto[redakti | redakti fonton]

Kapa detalo de Intermeza egreto.
Skiza komparo inter bridoj de Intermeza kaj Grandaj egretoj
Plenkreskulo nutranta junulon.
Kapa detalo.

La nereproduktantaj koloroj estas similaj, sed la Intermeza egreto estas pli malgranda, kun kollongo iom malpli ol la korpolongo, iome kupoleca kapo, kaj pli mallonga, pli dika beko. La Granda egreto havas rimarkindan kurbon ĉe la mezo de ties kolo, kaj la pinto de ties pli longa beko preskaŭ linias kun la ebena kapopinto. Detale la nuda haŭtaĵo de la brido de la Granda egretardeo etendas en pli dageca formo trans la okulloko, dum tiu de la Intermeza estas malpli pinteca kaj finas sub la okulo. La Intermeza tendencas gvati stare rekte havante kolon etendita antaŭen. La Granda estas pli pacienca, ofte adoptante flankenklinan unuokulan sintenon.

Diferencoj el la Malgranda egreto[redakti | redakti fonton]

La Malgranda egreto havas flavajn piedojn kaj nigran bekon. Ili ofte kuras post fiŝon en neprofunda akvo. Reproduktaj birdoj havas longajn nuptajn plumojn el la nuko.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Intermeza egreto gvatas sian predon laŭmetode en neprofundaj marbordaj aŭ nesalakvaj akvareoj, inklude inunditajn kampojn (rizkampoj). Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krustulojn kaj insektojn.

Ili ofte nestumas en kolonioj kun aliaj ardeoj kaj aliaj akvobirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj kaj foje eĉ sur rokaroj. La nesto estas platformo el branĉetoj, junkoj kaj herboj. La ino demetas 2 al 5 bluecajn ovojn, sed la ovarkvanto varias depende el la regiono. La kovado daŭras 24 al 27 tagojn. La junuloj restas ĉeneste dum tri semajnoj.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Nur en la Nacia parko Kakaduo, Aŭstralio, estas du kolonioj kun 1.800 kaj 3.000 al 4.000 nestoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

EStas tri subspecioj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions. 
  2. Ali, S.. (1993). The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-149-563731-3. 
  3. del Hoyo,J., Elliott, A. kaj Sargatal, J.(1992) Handbook of the Birds of the World. Volume 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelono.

Aliaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
  • Bernhard Grzimek: Grzimeks Tierleben. München 1993.
  • Bikram Grewal: Vögel in Indien und Nepal. Gießen 2000.
  • Hermann Heinzel u.a.: Pareys Vogelbuch. Alle Vögel Europas, Nordafrikas und des Mittleren Ostens. Berlin 1992.
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj