Intermilita periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropo inter 1929 kaj 1938

Per Intermilita periodo (latine interbellum) en la Okcidenta civilizo oni celas la periodon inter la fino de la Unua Mondmilito kaj la komenco de la Dua Mondmilito en Eŭropo, specife de la 11-a de novembro 1918 ĝis la 1-a de septembro 1939.

Tiu ĉi periodo estis tre tumulta, ĉar Eŭropo provis restrukturiĝi post la detruoj de la Unua Mondmilito. En Usono la unua parto de la intermilita periodo ofte estas konsiderata sufiĉe prospera, sed tio ĉi draste ŝanĝiĝis post kiam en 1929 ekestis la Granda depresio.

Ŝablono:Ĝermo-historio