Interna Mongolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interna Mongolujo)
Interna Mongolio
Norma ĉine : 内蒙古自治区
Nèi Měnggǔ Zìzhìqū
Mongole :
Öbür mongγul-un öbertegen jasaqu orun
Mallongigo: 内蒙古 (Nèi Měnggǔ)
aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Interna Mongolio montrata
Ĉinio kun Interna Mongolio montrata
Ĉinio kun Interna Mongolio montrata
Signifo de nomo kontrastigo kun Ekstera Mongolio
Administra speco Aŭtonoma Regiono
Ĉefurbo Hoĥoto
Plejgranda urboBaŭtoŭo
Provincestro Bu Xiaolin

(ekde 30-a de marto 2016)

Areo 1 183 000 km²
 - Latitudo 37° 24' al 53° 20' N
 - Longitudo 097° 05' al 126° 05' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 23 840 000
 - Loĝdenso 20,2/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 1,17 trilionoj
 -  MEP po kapo CNY 37 287
HDI 0,803 (alta) (2008)
Etnoj hanoj – 79%
mongoloj – 17%
manĉuoj – 2%
hujoj – 0,9%
daŭroj – 0,3%
ISO 3166-2 CN-15
Oficiala retejo
http://www.nmg.gov.cn
vdr

Interna MongolioInterna Mongolujo (mongole: , Öbür mongγol, Өвөр Монгол; ĉine: 内蒙古; pinjine: Nèi Měnggǔ) estas aŭtonoma regiono en la nordo de la Ĉina Popola Respubliko. Termino "Interna Mongolio" aperis el kontrastigo kun la "Ekstera Mongolio" — termino, kiun antaŭaj registaroj de Ĉinio uzis por la tereno de la nuntempaj Mongolio kaj rusia aŭtonoma regiono Tuvio (Tuva).

Registaro de Interna Mongolio en la mongola lingvo uzas nomon öbür mongghul (Suda Mongolio) anstataŭ dotood mongghul, kio estus la mongoligo de "Interna Mongolio".

Interna Mongolio havas limojn kun provincoj Hejlongĝjango, Ĝilinio, Ljaŭningo, Hebejo, Ŝanŝio, Ŝenŝio, Ningŝjao kaj Gansuo, en nordo ĝi najbaras kun Mongolio kaj Rusio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Interna Mongolio (Nei Mengu) kovras areon de 1 181 104 km². Ĉi tio estas 12% de la teritorio de Ĉinio, kiu estas pli vasta ol Francio kaj Germanio kune.

Ĉefaj urboj estas:

Demografio[redakti | redakti fonton]

Eĉ se preskaŭ 80% de la loĝantaro en Interna Mongolio estas hanoj, en Interna Mongolio ankaŭ vivas ĉirkaŭ 4,2 milionojn da etnaj mongoloj, kiuj reprezentas preskaŭ 70% de la suma etna mongola loĝantaro de Ĉinio[1].

Administra divido[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de Interna Mongolio estas 3 celoj kaj 9 urbaj distriktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Kultura Revolucio, etnaj mongoloj suferis severan persekutadon, kaj malgraŭ esti iom pli ol dekono de la loĝantaro, ili reprezentas ĝis 75% de la viktimoj de diversaj politikaj kampanjoj. Inter 16.000 kaj 23.000 personoj estis ekzekutitaj en kampanjo kontraŭ konjektitaj mongolaj separistoj. La mongola lingvo estis malpermesita kaj la tradiciaj mongolaj elitoj estis forte trafitaj de politika persekutado[2].

Pro la landlimaj konfliktoj kun Sovetunio kaj ties aliancano Mongolio en 1969, Interna Mongolio perdis grandajn partojn de sia teritorio al apudaj ĉinaj provincoj, kio draste reduktis la landlimon de Interna Mongolio kun Mongolio[3]. La limoj de Interna Mongolio ne estis restarigitaj ĝis 1979 .

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej evoluintaj sektoroj de la nacia ekonomio estas metalurgio, agrikulturo (produktado de sukerbetoj, ŝafidoj kaj laktaĵoj) kaj malpeza industrio (kaŝmiraj produktoj). Grandaj sunaj kaj ventaj centraloj estis konstruitaj en dezertaj lokoj[4].

Turismo[redakti | redakti fonton]

Templo de la kvin pagodoj
Templo Cideng, konata ankaŭ kiel Templo de la kvin pagodoj.

Interna Mongolio estas unu el la turismaj regionoj de Ĉinio. La ĉefaj allogaĵoj estas la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano, la tumulo de Wang Zhaojun (pinjino: Zhāojūnmù), la monaĥejo Wu Dan kaj la Templo de la Kvin Pagodoj, samkiel la rusa-ĉina merkato en Manĉurio.

La plej granda mongola nacia festivalo Naadam (ᠨᠠᠭᠠᠳᠤᠮ Naɣadum, [ˈnaːdəm] kiu signifas 'ludoj'), kiu estas agnoskata en 2010 kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Ĝi okazas ĉiujare en la somero, kun konkursoj pri luktado, ĉevalvetkurado kaj arkpafado.

En majo 2007 nova muzeo pri la kulturo de ŝiungnoj estis malfermita en la urbo Hoĥoto.

Sur la teritorio de la regiono la geoparko Heshigten !ĉina: 克什克腾世界地质公园, kè shí kè téng shì jiè dì zhì gōng yuán) kiu estas fama pro ĝia 76 termikaj fontoj, utilaj al sano. Ĝi estas agnoskita en Ĉinio kiel Nacia Geoparko. Ĝi estas ankaŭ Unesko Tutmonda Geoparko.

Lingvoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

En Interna Mongolio gazetoj kaj revuoj estas publikigitaj en la ĉina kaj mongola lingvoj. La plej granda gazeto - la oficiala organo de la Komunista Partio de Ĉinio " Neymengu Daily ".

La Eduka Departemento de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio publikigis novan politikon la 26-an de aŭgusto 2020, postulante ke lokaj elementaj (baz)lernejoj, kiuj instruas en la mongola lingvo, transiru al "ĉina" lernolibro kompilita de la Ministerio pri Edukado por bazlernejoj kaj mezlernejoj ekde la 1-a de septembro 2020, kaj iom post iom en la venontaj du jaroj. Ekestis polemiko pri la uzo de la nacia normlingva (mandarena) en unuigitaj lernolibroj en politikaj kaj historiaj klasoj en la unua grado de elementaj lernejoj. La novaj lernolibroj kaj la nova politiko antaŭenigi la mandarenon en elementaj lernejoj vekis malkontenton inter lokaj homoj kaj ekigis serion de civilaj malobeoj. La novaj rimedoj igis lokajn homojn surstrati por protesti kaj manifesti. Kelkaj artistoj, orkestroj kaj sportaj asocioj en Interna Mongolio ankaŭ publikigis komunan deklaron kontraŭ la plenumado de la aŭtoritatoj pri ĉinlingva edukado[5] [6].

Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano
Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano

Etnaj mongoloj protestis kontraŭ nova edukpolitiko, laŭ kiu gelernantoj sekvu ekde 2022 kursojn pri lingvo, historio kaj politiko tute en ĉina normlingvo (mandarena)[1]. Laŭ raporto de la birmaa novaĵagentejo Mizzima News tio estas pro strebado fare de la ŝtato unuigi la tutan landon etne kaj certigi, ke Ĉinio havas unu lingvon kaj kulturon[1].

Registaraj dokumentoj bezonas uzi kaj mongolan kaj ĉinan lingvojn[7].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Literaturo esperantlingva[redakti | redakti fonton]

Sabira Ståhlberg: "De Blua Urbo (Hoĥoto) al obo:[8] kelkaj tagoj en Interna Mongolio", artikolo du-paĝa en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝoj 4 kaj 5, tie la esperantlingva titolo de la artikola, skribiĝas kvazaŭ en tradicia mongola skribo, ke apenaŭ diveneblas ke ĝi estas en la internacia lingvo kaj la titolo de la teksto.

Sabira Ståhlberg: "Malantaŭ la muro - puzleroj pri Ĉinio", Tokio: Internacia Kultura Laborejo, 1991, 72 + 6 paĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Ethnic Mongols protest language policy after China replaces Mongolian with Mandarin in curriculum, DNA, la 4-an de oktobro 2020
  2. (en) Frank Dikötter, The Cultural Revolution: A People's History, 1962-1976 (New York: Bloomsbury Press, 2016),
  3. (en) David Sneath, "La Efiko de la Kultura Revolucio en Ĉinio sur la Mongoloj de Interna Mongolio", kaj Modern Asian Studies , Vol. 28, n-ro 2 (majo 1994), paĝoj 409-430
  4. (ru) Fotoj de la sunpanela bazo en la dezerto Kubuchi de Ĉinio, Popola Tagĵurnalo.
  5. (zh) Internaj mongolaj studentoj saltis de konstruaĵo por sinmortigi por protesti kontraŭ instruado de ĉina en la nova semestro Akademiuloj: mongoloj protestis la 12an de septembro en Japanio Arkivigite je 2020-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, Apple Daily. la 8-an de aŭgusto 2020
  6. (en) Amy Qin, Curbs on Mongolian Language Teaching Prompt Large Protests in China, The Newyork Times
  7. (zh) La Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio efektivigas la "Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri la Nacia Norma Lingvo" . Popola Kongreso de Interna Mongolio. Oficejo de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. [ 2019-02-16 ] . (La originala enhavo estis arkivita la 17-02-2019).
  8. Ĉi-tie ne la rivero en Siberio, sed lamaisma artefarita monteto el ŝtonoj