Internacia Fiksita Kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Fiksita Kalendaro (ankaŭ konata kiel Porĉiama Internacia Kalendaro, Kalendaro de 13 monatojKalendaro de egalaj monatoj) estas sunkalendaro proponita por reformi la aktualan gregorian kalendaron, kreita de Moses B. Cotsworth, kiu prezentis ĝin en 1902.[1]

Ĝi estas kalendaro formita de jaro da 13 monatoj da 28 tagoj po ĉiu, kun unu aŭ du tagoj, kiuj ne apartenas al iu monato nek semajno. Pro tio ĝi estas porĉiama kalendaro. Kvankam ĝi neniam estis adoptita oficiale en iu lando, ĝi estis la oficiala kalendaro de Kodak ekde 1928 ĝis 1989.[2]

Reguloj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaro havas 13 monatojn da 28 tagoj po ĉiu (dividitaj ĝuste je 4 semajnoj), krom ekstra tago fine de la jaro ne apartenanta al iu monato (pro tio, estas 365 tagoj). Ĉiu jaro koincidas kun la respektiva gregoria jaro.
  2. Monatoj havas la samajn nomojn kiel tiuj de la gregoria kalendaro, krom monato nomita "sunio", kiu enmetiĝas inter junio kaj julio.
  3. Estas superjaro kun 366 tagoj po kvar jaroj kun la celo kompensi, same kiel en la gregoria kalendaro, la 365,25 tagojn jarajn. En tiu jaro, plia tago enmetiĝas post junio kaj antaŭ la monato "sunio".
  4. La 2 pliaj tagoj ne apartenas al iu monato kaj oni konsideras ilin ankaŭ kiel tagoj ekster semajno, ĉi tiuj ĉiam okazas post sabato kaj antaŭ dimanĉo.
  5. La unua tago de ĉiu jaro, la 1-an de januaro, estas dimanĉo kaj ĉiuj tagoj sekvaj ĝis fini la monaton sekvas la konvencian semajnon de 7 tagoj.
  6. Pro tio ke ĉiu monato konsistas de ĝuste kvar semajnoj, la unua tago de ĉiu monato kaj ĉiu sepa sekva tago, dum la resto de la monato, estas dimanĉo, la dua tago de ĉiu monato kaj ĉiu sepa sekva tago, dum la resto de la monato, estas lundo, kaj tiel sinsekve. Pro tio, ĉiu monato komencas en dimanĉo kaj finas en sabato, same kiel ĉiu semajno.

Ĉi tio kaŭzas ke ĉiuj monatoj havas la sekvan aspekton:

Dim Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28

La 13 monatoj kaj la kromaj tagoj okazas en la sekvaj gregoriaj datoj:

Monato Komenco Fino
Januaro 1an de januaro 28an de januaro
Februaro 29an de januaro 25an de februaro
Marto 26an de februaro 25an de marto*
Aprilo 26an de marto* 22an de aprilo*
Majo 23an de aprilo* 20an de majo*
Junio 21an de majo* 17an de junio*
Supertago 17an de junio
Sunio 18an de junio 15an de julio
Julio 16an de julio 12an de aŭgusto
Aŭgusto 13an de aŭgusto 9an de septembro
Septembro 10an de septembro 7an de oktobro
Oktobro 8an de oktobro 4an de novembro
Novembro 5an de novembro 2an de decembro
Decembro 3an de decembro 30an de decembro
Jartago 31an de decembro

*Ĉi tiuj datoj okazas antaŭ tago en superjaroj.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Pluraj avantaĝoj ekzistas je ĉi tiu kalendaro, ĉefe rilate al ĝia organizo. Kiam oni komparas ĝin kun la gregoria, estas certa ke ĉi tiu kalendaro estas multe pli simpla kaj praktika:
  1. Ĉiuj jaroj havas ĝuste 52 semajnojn dividitajn laŭ 13 monatoj.
  2. Ĉiu monato havas ĝuste 28 tagojn dividitajn laŭ 4 semajnoj.
  3. Ĉiutago de iu ajn monato aŭ jaro okazas ĉiam la saman tagon de la semajno.
  • Kompare kun aliaj proponoj, ĉi tiu kalendaro tenas la samajn tagojn po unu jaro kaj la samajn tagojn po unu semajno, du avantaĝoj kiuj faciligus la eblan ŝanĝon.
  • En ĉi tiu propono, la nombro de naciaj festoj kiuj ne okazas en semajnfinoj jam ne dependas de la jaro. Ĉi tio kaŭzas ke ne plu ekzistas iuj jaroj kun pli da tagoj de laboro ol aliaj.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Pro tio, ke 13 estas prima numero, estus neeblaj dividoj trimonataj, kvarmonataj, ktp.
  • Pluraj religiaj grupoj dependas de la semajno da ĝuste sep tagoj, kiu ne eblus pro ekzisti tagojn for la semajno (jartago kaj supertago).
  • Ŝanĝante de la gregoria kalendaro al ĉi tiu, oni devus ĝisdatigi historiajn registrojn kaj personajn dokumentojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moses B. Cotsworth, The rational almanac: tracing the evolution of modern almanacs from ancient ideas of time, and suggesting improvements (Acomb, England:Cotsworth, 1905)
  2. Exhibit at George Eastman House, viewed June 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retkalendaro Arkivigite je 2024-01-03 per la retarkivo Wayback Machine uzanta la Internacian Fiksitan Kalendaron (en Esperanto)