Internacia Atomenergia Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oficiala flago de la organizaĵo

La Internacia Atomenergia Organizo (IAEO), ankaŭ nomata Internacia Atomenergi-Agentejo (IAEA) (International Atomic Energy Agency, IAEA en la angla) estas scienca-teknika organizo de Unuiĝintaj Nacioj kaj servas la internacian kunlaboron sur tereno de la nuklea energio. La IAEO kunlaboras por la paca uzado de la nuklea energio kaj radioaktivaj materialoj kaj samtempe kontrolas la misuzon de tiuj kaj la teknologio. En 2005, kune kun sia Ĝenerala Direktoro Mohamed ElBaradei, la Internacia Atomenergia Organizo gajnis la Nobelpremion pri Paco, pro sia daŭra strebado pri mondpaco.

Organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Sidejo de IAEO en Vieno (Aŭstrio)

La IAEO fondiĝis 29-an de julio 1957 ene de la programo "Atoms for Peace" kiel suborganizo de UNO kaj kun sidejo en Vieno, UNO-City (Aŭstrio). Regionaj oficejoj ekzistas en Ĝenevo, New York/Usono, Toronto/Kanado kaj Tokio/Japano.

La nukleoteknologia oficejo troviĝas en Seibersdorf 30 km for de Vieno, aliaj nukleaj esplorejoj de IAEO troviĝas en Monako kaj Triesto/Italio.

La nuna ĝenerala direktoro estas la japano Yukiya Amano, kiu sukcedis al Mohamed ElBaradei en 2009.

En 2004, la organizo havis ĉ. 2200 laboristojn (el tiuj ĉ. 350 kontrolistojn) el pli ol 90 landoj. La ses ĉefaj sekcioj de IAEO:

  • Teknika kunlaboro
  • Nuklea energio
  • Nuklea sekureco
  • Administrado
  • Nukleaj sciencoj kaj uzoj
  • Teleobservado (angle safeguards)

Pri la programoj kaj monoj decidas 35-ana gubernia konsilantaro kaj la ĝenerala kunveno de ĉiuj membroŝtatoj. La regula buĝeto en 2004 estis ĉ. 270 milionoj da US $. Kiel aldona mono venis ankaŭ 75 mio. USD. La elspezojn de la organizo kontrolas ĉiujare ekstera aŭditoro (revizoro, angle External Auditor). La eksteran aŭditoron elektas la Ĝenerala Konferenco (General Conference).

La sciigoj, analizoj pri la agado de IAEO estas regule kaj laŭbezone publikigataj antaŭ la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Ĝenerala Asembleo de UN. La organizo kaptis surmonde atenton pro sia komisio en Irako antaŭ la komenco de la milito en 2003.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

IAEO kontraŭas la militan uzon de la nuklea energio, sed amase instigas la plukonstruadon de atomcentraloj. Ĝi celas la disvolvadon de atomenergio por la elektra produktado en ĉiuj siaj ŝtataj membroj (nuntempe 139 landoj).

La milita uzo de atomenergio tamen ofte antaŭas ĝian civilan uzon. Male, la stimulado de civila atomenergia uzo far IAEO ofte ne stimulas la unuflankan senarmigon de atombomboj, sed preparas la favorajn kondiĉojn por la fabrikado de atomarmaro. Multaj internaciaj observadistoj primokas la aserton de IAEO subteni la mondpacon, kaj precipe konsideras la donon al IAEO de la Premio Nobel de Paco kiel groteskan ŝercon.

Taksoj pri la ĉernobila katastrofo[redakti | redakti fonton]

La kontraŭnukleaj Neregistaraj organizaĵoj (NRO) kulpigas IAEOn bagateligi la riskojn rezultantajn de la atomenergia manipulado. En unu el siaj unuaj raportaĵoj pri la nuklea akcidento de Ĉernobilo en Ukrainio, IAEO kalkulas 50 viktimojn. La ceteraj raportaĵoj avizas, ke estis sume (t.e. la tujaj trafitoj kaj la viktimoj, kiuj ekmalsaniĝis post pli longa tempo) 4.000 trafitoj, dum la taksoj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) montras 5-ciferan viktimonombron [1] kaj tiuj de la Internacia kuracistaro por evito de nuklea milito (IPPNW en la angla) aŭ tiuj de Greenpeace montras 6-ciferan viktimonombron.

Skandalo en Usono[redakti | redakti fonton]

En decembro de 2004 estis publikigite, ke Mohamed ElBaradei – tiam estro de la organizo – estis ekde 1997 subaŭskultita. ElBaradei montris indignon, kvankam li suspektis la kaŝobservon, kiu verŝajne celis kolekti informojn por lia forigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiom da viktimoj pro Ĉernobilo laŭ OMS (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]