Internacia Esperanto-Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia Cseh-Instituto)
Internacia Esperanto-Instituto
Internationaal Esperanto-Instituut
organizaĵoZamenhof/Esperanto-objekto • lernejo
Komenco 24-a de majo 1930 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Andreo Cseh-Domo, Riouwstraat 172 en Hago, Nederlando
Situo Hago
Tipo Lingvo-instituto
Celo a. progresigi la uzadon de la lingvo Esperanto kiel internacia komunikilo;

b. progresigi la konon de Esperanto;

c. progresigi la instruadon de la lingvo Esperanto.

Fondinto(j) Andreo CsehJ. R. G. IsbrückerJulia C. Isbrücker vd
Ĉefestro(j) Jolanta van Holstein vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estas instituto, kiu zorgas pri la okazigo de Esperanto-kursoj specifike laŭ la Cseh-metodo. Ĝi havas plurajn diplomitajn Cseh-metodajn docentojn kaj okazigas ankaŭ seminariojn por eduki pliajn docentojn. Krome ĝi publikigas kaj vendas esperantlingvajn librojn, organizas kulturajn kunvenojn kaj evoluigas lingvistikan softvaron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 24-an de majo 1930 Andreo Cseh kun Julia kaj Johannes Isbrücker fondis en Arnhem la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto, kiu en 1933 translokiĝis al propra domo en Hago, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ. Ekde 1952 la Instituto portas la nomon Internacia Esperanto-Instituto. De 2007 la sidejo de la Instituto estas konata kiel Andreo Cseh-Domo.

La hungardevena Cseh iniciatis la rektmetodan instruadon de Esperanto, sen apogo de la gepatra lingvo de la lernantoj. Miloj da personoj el la tuta mondo tiel lernis la lingvon dum la periodo inter la du mondmilitoj. En Nederlando troviĝis inter ili ekzemple la posta ĉefministro Willem Drees.

En 1932 Cseh komencis redakti kaj eldoni la revuon La Praktiko, destinitan al komencantoj kaj progresantoj, sed kun altnivela lingvouzo. Tio estis io nova en la Movado, ĉar antaŭe ne ekzistis revuo kun facila kaj altinivela lingvaĵo. Pro la pedagogia bazo, kiun Cseh donis al tiu revuo, ĝi populariĝis kaj estis vastskale legata.

Cseh-instruistoj[redakti | redakti fonton]

Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko da ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI.

Inter la elstaraj instruistoj de Esperanto-historio estas interalie Henrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof, Jens Schjerve.

Nuntempe IEI disponas pri diplomitaj Cseh-metodaj docentoj el plej diversaj landoj en la mondo. Ili okazigas kursojn. Krom tio IEI organizas seminariojn por eduki novajn docentojn.

La Instituto hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝildo apud la pordo de la Andreo Cseh-Domo en Hago

Interalie pro tio, ke nuntempe Esperanto estas pli ofte studata aŭtodidakte aŭ pere de interretaj kursoj, la agadoj de IEI prioritate limiĝas al la okazigo de kursoj. En la Haga oficejo ankaŭ estas organizataj kunvenoj pri temoj rilate al la Esperanto-kulturo.

IEI ankaŭ publikigas librojn, ne nur sur la kampo de la instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto. La instituto vendas tiel novajn kiel brokantajn librojn en Esperanto.

La Instituto ankaŭ produktis apojn por lerni Esperanton per plurfunkcia poŝtelefono (Android).

Krome, IEI subtenas la evoluigon de komputilaj programoj por la esploro kaj uzo de Esperanto (i.a. parolrekono, literumkontrolo, konkordancesploro, bitigo de libroj).

Fine de la jaro 2006 la sidejo de la Instituto estis renovigita.

Estraro[redakti | redakti fonton]

La Estraro de IEI konsistas el[1]:

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]