Internacia Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Internacia Esperanto-Ligo estis fondita post alvoko de Louis Bastien en la 18-a de septembro 1936, kreante skismon en la movado. Ĝi ekzistis ĝis la Kunfandiĝo de 1947. Ĝi estis siatempe la plej granda kaj grava Esperanto-asocio, kaj kunigis la Landajn Asociojn.

Pro la malfacilaĵoj teni la oficejon en Ĝenevo kaj la rezisto de Eduard Stettler kaj Hans Jakob, Bastien kaj la plej multaj aliaj estraranoj de UEA forlasis la Asocion kaj fondis Internacian Esperanto-Ligon, kun sidejo en Britio (18an de septembro 1936). Tre baldaŭ preskaŭ ĉiuj membroj kaj aliĝintaj asocioj de UEA transiris al ĝi. Ĉe la Ĝeneva UEA restis komence nur la svisa (ĝis 1938) kaj (formale) la neaktivaj asocioj en Hispanio, krome kelkaj cent individuaj membroj. Oni parolis pri Skismo.

IEL tiel fariĝis la ĉefa internacia neŭtrala Esperanto-asocio, kun la revuo Esperanto Internacia kaj sidejo en Heronsgate apud Londono. Sekretario dum la tuta ekzisto de IEL estis Cecil Charles Goldsmith, kiu fakte estis la origina proponinto de IEL. Iusence oni povas vidi en IEL la sekvanton de Universala Federacio Esperantista.

Post la dua mondomilito la du asocioj kunfandiĝis sub la malnova nomo Universala Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]