Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang
muzeo
lingva muzeo • arkivo [+]

LandoĈinio

SituoZaozhuang
- koordinatoj34° 54′ 9″ N, 117° 31′ 59″ O (mapo)34.9025117.53299Koordinatoj: 34° 54′ 9″ N, 117° 31′ 59″ O (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]

Estiĝo2011

Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang (Ĉinio)
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang (Ĉinio)
DEC
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang
Map
Internacia Esperanto-Muzeo en Zaozhuang

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La internacia Esperanto-muzeo en la universitato de Zaozhuang (ĉine 世界语博物馆) estas la plej granda muzeo pri Esperanto en Azio kun 26 000 ekspoziciaĵoj; kun ekspozicia surfaco de 680 kvadrataj metroj[1] ĝi estas la plej granda Esperanto-muzeo en la mondo laŭ la disponebla spaco (por povi kompari: La Esperantomuzeo en Vieno disponas pri 80 kvadrataj metroj, okono de la nova ĉina muzeo). En la muzeo estas ses eksponejaj salonoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. Ĝia celo estas protekti objektojn pri Esperanto-kulturo kaj memori pri la heredaĵo de ties civilizacio en Zaozhuang, Ĉinio. Eblas virtuale viziti la muzeon[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio decidis prepari Internacian Esperanto-Muzeon en la universitato en decembro 2011. La Muzeo estas sistemota laŭ landoj internacie kaj ĉine laŭ provincoj. La motoro de la muzeo estas S-ro Sun Ming-xiao.

La muzeo estis inaŭgurita la 16-an de novembro 2013; ĉeestis interalie Cao Shengqiang, estro de la universitato de Zaozhuang, kiu poste subskribis kontrakton kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) pri kunlaboro en eldonado de libroj kaj plurmediaj produktaĵoj[1]. Pli ol 300 esperantistoj kaj gastoj kiel Lee Jung-kee (nome de la Korea Esperanto-Asocio) partoprenis en la malferma ceremonio[3].

En novembro 2016 okaze de la Kongreso de KAEM en Ĉinio okazis en la muzeo vizito de d-rino Ilona Koutny el Pollando, Poznano, kaj de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, el Svislando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Ĉina Esperanto-Muzeo inaŭguriĝis en Zaozhuang, Esperanto.china.org.org, 18-a novembro 2013 (konsultite la 14-an de marto 2019).
  2. Virtuala vizito de la Esperanto-muzeo Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivo Wayback Machine en Zaozhuang
  3. Sun Ming-xiao, Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang, Libera Folio, 22-a novembro 2013 (konsultite la 9-an julio 2017).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]