Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo estas esperantista renkontiĝo kiu okazadas ĉiujare en diversaj urboj de la marbordo de Katalunio, organizata de grupo de aktivuloj de la Kultura Asocio Esperantista (KAE)

Historio

La unua Semajno komenciĝis la jaron 1992, laŭ ideo de kroata samideano Milan Sudec, kiu tiutempe loĝis en Masnou, marborda urbo proksima al Barcelono. La du unuaj Semajnoj okazis, kun ĉirkaŭ 40 aliĝintoj, en la Monaĥa restadejo Borja, en Sant Cugat del Vallés. La financan aranĝon garantiis samideanoj Giordano Moya, Josep Iverns kaj Luis Hernández Yzal. Pri la realiga tasko okupiĝis la Hispana Fervojista Esperanta Asocio en Barcelono, el kiuj s-ano Martí Guerrero estis la vera organizanto.

La tria Semajno jam okazis en Salou, marurbo proksime al Taragono (en tiu okazo kune kaj samtempe kun la Hispana Kongreso de Esperanto). De tiu Semajno ĉeforganizanto estis Luis Serrano, kun Santiago Torné kaj poste Salvador Aragay, Francesc Mas kaj Antonio Martínez.

Dum la lastaj jaroj la aliĝado pligrandiĝis kaj oni atingis ĝis ĉ. 150 aliĝoj. Venas esperantistoj el diversaj landoj, sed precipe el Eŭropo, kun granda proporcio el Francio.

Listo de Semajnoj

Lokoj gastigantaj la Internacian Semajnon:

Nombro Jaro Urbo Provinco
1-a 1993 Sant Cugat del Vallés Barcelono
2-a 1994 Sant Cugat del Vallés Barcelono
3-a 1995 Salou Taragono
4-a 1996 Calella Barcelono
5-a 1997 Sant Carles de la Rápita Taragono
6-a 1998 Calafell Taragono
7-a 1999 Cambris Taragono
8-a 2000 Blanes Ĝirono
9-a 2001 Lloret de Mar Ĝirono
10-a 2002 Cambrils Taragono
11-a 2003 Santa Susana Barcelono
12-a 2004 Salou Taragono
13-a 2005 Calella Barcelono
14-a 2006 La Pineda Barcelono
15-a 2007 Tossa de Mar Ĝirono
16-a 2008 Salou Taragono
17-a 2009 Pineda de Mar Barcelono
18-a 2010 Coma-ruga Taragono
19-a 2011 Malgrat de Mar Barcelono
20-a 2012 Cambrils Taragono
21-a 2013 Lloret de Mar Ĝirono

Organizado

La Semajno de la Kulturo kaj Turismo ĉiam okazas en aŭtuno, en lokoj turismaj, sed en periodo kiam la hotelprezoj estas pli moderaj. Oni uzas hotelon samtempe por la loĝado kaj por la disvolvo de organizaĵoj.

Oni ĝenerale programas prelegojn, ekskursojn, kurson de Esperanto, folkloran vesperon, du interkonajn vesperojn kie ne mankas ĉampano (marko "Esperanto") kaj aliaj frandaĵoj, la fama kataluna muziko "Habaneras" kun la "cremat" (rumo bruligita kun iuj speciaĵoj, kiel povas estis la kafo-grajnoj)

En la lastaj jaroj dum tiu semajno estas anoncata kaj havigata la Premio Ada Fighiera-Sikorska.

Notoj

Eksteraj ligiloj