Internacia Federacio de Velado
La Internacia Federacio de Velado - angle nomata International Sailing Federation kaj mallongigata ISAF, france Fédération internationale de voile, hispane Federación Internacional de Vela - estas la monda tegmenta asocio de ĉiuj disciplinoj de sporta velado. La federacio fondiĝis oktobre 1907 en Londono sub la nomo "International Yacht Racing Union" (IYRU, en Esperanto "Internacia Jaĥt-Konkura Unio") kaj ĝis nun havas sian centran oficejon kaj oficialan sidejon en Londono. Ekde la 5-a de aŭgusto 1996 validas la nuna nomo International Sailing Federation.
Laŭ la stato de 2010 la federacio havas 116 membroŝtatojn. Listiĝas 82 klasoj de sportaj velboatoj kaj surfotabuloj en kvar kategorioj, nomataj "olimpika", "internacia", "rekonata" kaj "klasika".
Por internaciaj regattoj kiel mondaj ĉampionadoj aŭ la Someraj Olimpikoj la federacio kvalifikigas arbitraciulojn.
Enhavo |
Premio: Monda velisto de la jaro[redakti]
Ekde la jaro 1994 la federacio ĉiujare aŭtune atribuas la premion "Monda velisto de la jaro" (respektive angle World sailor of the year), ekde la jaro 2001 subtenate de la horloĝprodukta firmao Rolex. Tiu premio estas la plej alta honorigo kiun velisto - vira aŭ virina - povas atingi por elstara velado. La premio atribuiĝas en du kategorioj:
- plej bona vira velisto respektive vira velteamo de la jaro
- plej bona virina velisto respektive virina velteamo de la jaro
Listo de la viraj premiitoj[redakti]
- 1994
Peter Blake (Nov-Zelando) &
Robin Knox-Johnston (Britio) - 1995
Russell Coutts (Nov-Zelando) - 1996
Jochen Schümann (Germanio) - 1997
Pete Goss (Britio) - 1998
Ben Ainslie (Britio) - 1999
Mateusz Kusznierewicz (Pollando) - 2000
Mark Reynolds & Magnus Liljedahl (Usono) - 2001
Robert Scheidt (Brazilo) - 2002
Ben Ainslie (Britio) - 2003
Russell Coutts (tiam Nov-Zelando, nun Svislando) - 2004
Robert Scheidt (Brazilo) - 2005
Fernando Echavarri & Antón Paz (Hispanio) - 2006
Mike Sanderson (Nov-Zelando) - 2007
Ed Baird (Usono) - 2008
Ben Ainslie (Britio)
Listo de la virinaj premiitoj[redakti]
- 1994
Theresa Zabell (Hispanio) - 1995
Isabelle Autissier (Francio) - 1996
Li-Lai Ŝan (Honkongo) - 1997
Ruslana Taran & Jelena Paĥolĉik (Ukrainio) - 1998
Carolijn Brouwer (Nederlando) - 1999
Margriet Matthijsse (Nederlando) - 2000
Shirley Robertson (Britio) - 2001
Ellen MacArthur (Britio) - 2002
Sofia Bekatoru & Aimilia Tsulfa (Grekio) - 2003
Siren Sundby (Norvegio) - 2004
Sofia Bekatoru & Aimilia Tsulfa Grekio) - 2005
Ellen MacArthur (Britio) - 2006
Paige Railey (Usono) - 2007
Claire Leroy (Francio) - 2008
Allesandra Sensini (Italio)