Internacia Festivalo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
IF
Nomo Internacia Festivalo
Regiono Germanio
Periodo jarfino
Organizanto HDP
Ekzistas ekde 1979
Celgrupo 25 ĝis 55 jaroj
Informa retpaĝo IF-retpaĝo
Fota retpaĝo Fotoarkivo

La Internacia FestivaloIF estas tradicia jarfina aranĝo por esperantistoj inter 25 kaj 55 jaroj, organizata ĉiujare en malsama germana urbo.

La unuaj 3 IF-oj okazis ekde 1979 enkadre de la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Sekvis kelkjara paŭzo. Laŭ iniciato de la estraro de Germana Esperanto-Asocio la IF okazas ek de 1987 kiel memstara aranĝo.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo ofertatas ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj distraj programeroj. Kulmino de la IF ĉiam estas la Silvestra Balo. La babilejo-trinkejo de IF tradicie-ŝerce nomiĝas knajpo, laŭ la germana vorto Kneipe (= drinkejo).

Kelkfoje al IF ligiĝas aranĝoj de AIS San-Marino.

Multjara aranĝanto de IF estas Hans-Dieter Platz, akronime nomata "HDP".

[redakti] Historio

[redakti] Ekstera ligilo

IF-retpaĝo

Aliaj lingvoj