Internacia Filmfestivalo en Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Filmfestivalo en Havano
filmofestivalo
Komenco 1979 vd
Lando(j) Kubo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Festivalo de la Nova Latinamerika Kino en Havano hispane Festival Internacional del Nuevo Cine Latinoamericano de La Habana inaŭguriĝis la 3-a de decembro 1979. En la unua festivalo partoprenis pli ol 600 latinamerikaj filmproduktoroj, kunvokitaj de la Kuba Instituto de la Kinematografia Arto kaj Industrio. La unua liverita premio de la festivalo nomiĝas Granda Koralo, simbolo prenita de la grandaj koralrifoj kiuj troviĝas en Karibio.

La festivalo celas servi kiel platformo al tiuj filmproduktaĵoj kiuj suferas la internacian anonimecon (ĉefe pro la granda kaj hegemonia pozicio kaj industria produktado de Holivudo). Ĝi estas unu el la plej gravaj filmfestivaloj pri latinamerika kino. Kvankam ĝi ĉefe temas pri latinamerikaj filmoj en la festivalo partoprenas filmojn el la tuta mondo. Post Latinameriko la plimulto de alikontinentaj filmoj venas de Eŭropo kaj Azio.

Granda Koralo - Unua Premio[redakti | redakti fonton]