Internacia Flughaveno Kalgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Flughaveno Kalgario

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: YYC ICAO: CYYC
Resuma informo
Lando Kanado
Regiono suda Alberto
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Calgary Airport Authority
Apuda urbo Kalgario (17 km de urbocentro)
Alteco 1084 m
Geografia situo 51° 6′ 50″ N, 114° 1′ 13″ U (mapo)51.113888888889-114.02027777778Koordinatoj: 51° 6′ 50″ N, 114° 1′ 13″ U (mapo)
Internacia Flughaveno Kalgario (Kalgario)
Internacia Flughaveno Kalgario (Kalgario)
DEC
Internacia Flughaveno Kalgario
Internacia Flughaveno Kalgario
Situo de Internacia Flughaveno Kalgario
Map
Internacia Flughaveno Kalgario
Kurej-angulo 07/25, 10/28, 16/34
Kurej-longo 1890 m, 2438 m, 3863 m
Retejo www.calgaryairport.com
vdr

La Internacia Flughaveno Kalgario (angle Calgary International Airport) estas la ĉefa flughaveno servanta Kalgarion (Alberto, Kanado) kaj la Kalgarian Regionon. Ĝi situas 17 kilometrojn de la urbocentro sed ene de la urbaj limoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj flughavenoj de Kanado laŭ nombro de pasaĝeroj, servinta 11,17 milionoj da pasaĝeroj[1] en 2006, kaj en tria loko inter kanadaj flughavenoj laŭ nombro de aviadil-movoj (242.658 movoj).[2] De la flughaveno kursas ĉiutagaj senhaltaj flugoj al diversaj gravaj urboj en Kanado, Eŭropo kaj Usono. Ĝi ankaŭ estas granda transporta centro por Okcidenta Kanado, la hejmo kaj transporta centro por la fluglinio Westjet, kaj transporta centro por la aerlinio Air Canada.

Instalaĵoj por kargo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa halo de la flughaveno

Manovrejo 2 estas la ĉefa instalaĵo por pritraktado de kargo ĉe la flughaveno; tie povas parki ĝis 4 aviadiloj Boeing 747. Manovrejo 7 ankaŭ uziĝas kiel instalaĵo por kargo, ĉefe por la liver-servoj FedEx, Purolator kaj DHL. FedEx estas inter la transportantoj de kargo kiuj uzas la kalgarian flughavenon (ĉe Manovrejo 7) kiel transportan centron. Purolator havas instalaĵon en la nordokcidentan angulon de la flugkampo proksime de Manovrejo 7. Antaŭe povis parki ĉe Manovrejo 7 nur du aviadiloj Boeing 727s sed depost novembro 2004 tie povas parki ankaŭ tri aviadiloj McDonnell Douglas MD-11 de FedEx.

Nuntempe (novembro 2007) progresas konstrulaboroj por krei 7 novajn parkolokojn ĉe Manovrejo 7, 3 por Purolator kaj DHL kaj 4 por FedEx. UPS ankaŭ ekkonstruigis novan centron kun manovrejo tuj sudoriente de la instalaĵojn de FedEx.

Ĝenerala aviado[redakti | redakti fonton]

Alrigardo al la kalgaria urbocentro de la flughaveno

Instalaĵoj por ĝenerala aviado troviĝas ĉe la suda flanko de la flugtereno. Inter ĉi tiuj estas Flugcentro de Royal Dutch Shell, Avitato de Esso, tiu por kalgaria flugtrejnado, doganista konstruaĵo, kaj aliaj.

Kurejoj[redakti | redakti fonton]

Oni planas konstrui paralelan kurejon oriente de la flughaveno (16L/34R).

Kurejo 16/34 estas la plej longa kurejo en Kanado. La longecon de la kurejo necesigas la relative alta lokiĝo (1083 m) de la flughaveno kaj la bezono subteni la plej grandajn aviadil-specojn. Aviadiloj bezonas pli longan kurejon por enaeriĝi en alte lokitaj urboj pro la malpli granda aerdenseco ĉe altaj lokoj.

Internacia Flughaveno Kalgario ankaŭ havas du pliajn kurejojn, 10/28 kaj 07/25. Ambaŭ uziĝas kiel senŝarĝigaj kurejoj por 16/34 dum periodoj de densa trafiko kaj dum iuj veter-kondiĉoj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Oni planis plilarĝigi Korson B/C, sed ĉi tiuj planoj intertempe malaperis pro 'plialtiĝo de kostoj'.

La Kalgaria Flughavena Instanco nun konsideras la eblecon krei varfon 'E'.

Korsoj[redakti | redakti fonton]

En la flughavena konstruaĵo estas kvar korsoj:

La flughavena regoturo
Tera kaj terminala regoturo
Parto de Korso A, kutime rezervita por helic-aviadiloj
Superrigardo de la flughaveno, Korso A dekstre, Korso D maldekstre
Fluglinio WestJet uzanta la nordan flankon de Korso D
Manovrejo 7 kun aviadilo Boeing 727 de Purolator Courier maldekstre, kaj aviadilo MD-80 de DHL dekstre
Aviadilo Airbus A319 de Air Canada malfone, kaj la Karga Terminalo fone reliefante aviadilon Antonov An-124 dekstre

Korso A[redakti | redakti fonton]

Korso A havas Acerfolian Sidĉambron de Air Canada. Ĉi tiun korson ĉefe uzas Air Canada.

  • Air Canada (Edmonton, Halifax, Montréal, Ottawa, Toronto-Pearson, Vancouver, Winnipeg)
    • Air Canada Jazz (Castlegar, Comox, Cranbrook, Edmonton, Fort McMurray, Grande Prairie, Kamloops, Kelowna, Lethbridge, Medicine Hat, Prince George, Regina, Saskatoon, Vancouver, Victoria, Winnipeg, Yellowknife)
  • Central Mountain Air (Edmonton, Lloydminster)

Korso B[redakti | redakti fonton]

Pordegoj 20-29 estas ŝancel-pordegoj inter Korsoj B kaj C. Ĉiu flugo kun ircelo en Usono traktiĝas kiel flugo de C-pordego, dum ĉiu flugo kun ircelo en Kanado aŭ eksterlando (krom Usono) traktiĝas kiel flugo de B-pordego. Korson A ligas kun Korso B promenejo ligita je unu finaĵo kun la ĉefa konstruaĵo de la flughaveno. Kiam ĉiuj pordegoj en Korso B/C estas C-pordegoj, oni fermas ĉiun promenejon. Foje enlandaj flugoj de Air Canada kaj Air Canada Jazz uzantaj jet-motorajn aviadilojn uzas Korson B kiam mankas liberaj pordegoj en Korso A.

  • Air Canada (Cancún [en sezono], Frankfurt, Ixtapa/Zihuatanejo [en sezono], London-Heathrow, Montego Bay [en sezono], Puerto Vallarta [en sezono], Punta Cana [sezona], Varadero [en sezono])
  • FlyGlobespan (Glasgow, London-Gatwick, Manchester (UK)) [en sezono][3]
  • Martinair (Amsterdam [en sezono])

Korso C[redakti | redakti fonton]

Ĉe flugoj kun origino en Kalgario kaj ircelo en Usono, pasaĝeroj devas trairi Usonan Landliman Antaŭkontrolon de la Usona Dogan- kaj Enmigra Servo antaŭ ol ili rajtas enaviadiliĝi. La flugo sekve traktiĝas kiel enlanda flugo kiam ĝi alvenos en Usono. Korso C uziĝas nur por flugoj kun usona ircelo.

  • Air Canada (Las Vegas, Los Angeles, New York-JFK, Palm Springs [en sezono], Phoenix [en sezono], San Francisco)
    • Air Canada Jazz (Houston-Intercontinental, Seattle/Tacoma)
  • Alaska Airlines
    • Horizon Air (Seattle/Tacoma)
  • American Airlines (Dallas/Fort Worth)
  • Canadian North (Las Vegas, Laughlin) [en sezono]
  • Continental Airlines (Houston-Intercontinental, Newark [en sezono])
  • Delta Air Lines
    • Delta Connection kiun funkciigas SkyWest (Salt Lake City)
  • Frontier Airlines]
    • Frontier JetExpress kiun funkciigas Horizon Air (Denver) [en sezono]
  • Northwest Airlines (Minneapolis/St. Paul, Detroit [en sezono])
  • United Airlines (Chicago-O'Hare, Denver)
    • United Express kiun funkciigas SkyWest (Chicago-O'Hare, Denver, San Francisco)
  • US Airways (Las Vegas, Phoenix)
    • US Airways Express kiun funkciigas Mesa Airlines (Phoenix)
  • WestJet (Las Vegas, Los Angeles, Orlando [en sezono], Palm Springs [en sezono], Phoenix [en sezono])

Korso D[redakti | redakti fonton]

  • Air North (Whitehorse)+
  • Air Transat (Amsterdam, Cancún, Frankfurt, Glasgow, London-Gatwick, Mazanillo, Montego Bay, Munich, Paris-Charles de Gaulle [ekde la 29-a de majo], Puerto Plata, Puerto Vallarta, Punta Cana, Santa Clara/Cayo Santa Maria, Varadero) [en sezono]
  • British Airways (London-Heathrow)
  • Canadian North (Edmonton)
  • Lufthansa (Frankfurt) [ekde la 14-a de aprilo]
  • Pacific Coastal Airlines (Penticton)
  • Skyservice (Acapulco, Cabo San Lucas, Cancun, Holguin, Huatulco, Liberia, Manzanillo, Mazatlan, Montego Bay, Puerto Plata, Puerto Vallarta, Punta Cana, Varadero) [en sezono]
  • Sunwing Airlines (Cancun, Holguin [ekde la 19-a de decembro], Huatulco, Punta Cana, Puerto Vallarta, Toronto-Pearson, Varadero) [en sezono]
  • Thomas Cook Airlines (London-Gatwick, Manchester (UK)) [en sezono]
  • WestJet (Abbotsford, Cabo San Lucas [en sezono], Comox, Edmonton, Fort McMurray, Halifax, Hamilton, Kelowna, Kitchener, London (ON), Mazatlan [en sezono], Montréal, Nassau [en sezono], Ottawa, Regina, Saskatoon, St. John's [en sezono], Thunder Bay, Toronto-Pearson, Vancouver, Victoria, Winnipeg)
  • Zoom Airlines (Glasgow, London-Gatwick, Manchester (UK), Paris-Charles de Gaulle [en sezono])

Aliaj flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj flugkompanioj funkciigas siajn proprajn instalaĵojn en Internacia Flughaveno Kalgario:

  • Alta Flights
  • Bar XH Air
  • Corporate Express
  • Kenn Borek Air
  • Skyxpress Airline
  • Sunwest Aviation

Kargotransportaj flugkompanioj uzas IFK-on estas:

  • ABX Air
  • Antonov Airlines (Baghdad, Kiev-Gostomel)
  • Asiana Cargo (Seoul-Incheon)
  • Astar Air Cargo
  • BAX Global
  • Cargojet Airways
  • Cargolux (Luxembourg)
  • FedEx Express
    • Morningstar Air Express
  • Purolator Courier
    • Kelowna Flightcraft

Provizado de surteraj servoj[redakti | redakti fonton]

Estas nur kelkaj entreprenoj kiuj provizas surterajn servojn ĉe Internacia Flughaveno Kalgario, sed ĉiu provizas aliajn servojn al la flugkompanioj kun kiuj ili havas kontraktojn.

Airport Terminal Services[redakti | redakti fonton]

Airport Terminal Services (ATS) provizas ramplajn kaj pasaĝerajn servojn al elektitaj flugkompaniojn en Kalgario. Nuntempe, ĝi provizas pasaĝerajn servojn nur por Northwest Airlines. Ramplajn servojn ĝi provizas al Northwest Airlines, kaj aldone al Aeromexico, Alaska Airlines, Belair, Continental Airlines, Horizon Air, Japan Airlines kaj Thomas Cook Airlines. Airport Terminal Services ankaŭ traktas kargon por [UPS kaj BAX Global.

Air Canada Ground Handling Services[redakti | redakti fonton]

ACGHS traktas ĉiujn aspektojn de surteraj servoj por Air Canada kaj Air Canada Jazz ĉe Internacia Flughaveno Kalgario, kaj aldone provizas ramplajn kaj pasaĝerajn servojn por All Nippon Airways, Condor, kaj Flyglobespan.

Servisair[redakti | redakti fonton]

Servisair provizas ramplajn kaj pasaĝerajn servojn en Kalgario. La entrepreno havas aliajn staciojn en la tuta Nordameriko kaj en aliaj landoj; ĝi estas unu el la plej gravaj provizantoj de surteraj servoj por flugkompanioj tutmonde. Servisair provizas kaj ramplajn kaj pasaĝerajn servojn por Air Transat, British Airways, SkyService, kaj US Airways. Aldone, ĝi provizas ramplajn servojn por Air North, Canadian North, Martinair, Monarch Airlines, kaj Zoom Airlines. Servisair funkciigas sidĉambron por komercistaj pasaĝeroj de WestJet kaj Zoom Airlines.

WingTips Airport Services[redakti | redakti fonton]

WingTips Airport Services (WingTips) provizas pasaĝerajn servojn por Aeromexico, Air North, Belair, Canadian North, Martinair, Monarch Airlines, Thomas Cook Airlines, kaj Zoom Airlines.

Iamaj flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

Flugkompanioj iam uzintaj Internacian Flughavenon Kalgarion estas:

  • Big Sky Airways
  • Canada 3000
  • Canadian Airlines
  • CanJet Airlines
  • Harmony Airways
  • Hawkair
  • Jetsgo
  • LTU
  • Peace Air
  • Quikair
  • Wardair
  • Zip

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calgary Passenger Statistics. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-12-13.
  2. Transport Canada TP 1496 - Preliminary aircraft statistics 2006. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2007-06-14.
  3. FlyGlobespan. Arkivita el la originalo je 2007-12-07. Alirita 2007-12-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]