Internacia Flughaveno Kilimanĝaro
El Vikipedio
| Internacia Flughaveno Kilimanĝaro | |||
|---|---|---|---|
| IATA-kodo: JRO - ICAO-kodo: HTKJ | |||
| Resuma informo | |||
| Lando | Tanzanio | ||
| Regiono | Arusha, Kilimanĝaro | ||
| Tipo | Civila flughaveno | ||
| Apuda urbo | Arusha, Moshi | ||
| Alteco | 894 m | ||
| Koordinatoj | 03°25′46″S 037°04′28″O / 3.42944°S, 37.07444°OKoordinatoj: 03°25′46″S 037°04′28″O / 3.42944°S, 37.07444°O | ||
| Kurej-angulo | 09/27 | ||
| Kurej-longo | 3607 | ||
La Internacia Flughaveno Kilimanĝaro (Kilimanjaro International Airport - KIA) estas la dua internacia flughaveno de Tanzanio post la Internacia Flughaveno Julius Nyerere. Apud Kilimanĝaro, ĝi priservas la urbojn Arusha kaj Moshi kaj la turismajn lokojn de Nacia Parko Arusha, Serengeti kaj Ngorongoro. Interkonektoj kun orienta marbordo de Afriko estas ankaŭ multnombraj (Zanzibaro, Viktoria-lago, ktp.). En 2004, 294750 pasaĝeroj tranzitis tra la flughaveno.