Internacia Flughaveno Wattay
El Vikipedio
| Internacia Flughaveno Wattay | |||
|---|---|---|---|
| IATA-kodo: VTE - ICAO-kodo: VLVT | |||
| Resuma informo | |||
| Lando | Laoso | ||
| Regiono | Vjentiano | ||
| Tipo | Civila flughaveno | ||
| Apuda urbo | Vjentiano, | ||
| Alteco | 3000 m | ||
| Koordinatoj | |||
La Internacia Flughaveno Wattay (IATA: VTE, OCAI: VLVT) estas unu el la malmultaj internaciaj flughavenoj de Laoso. Ĝi funkcias en la ĉefurbo Vjentiano kaj situas je 3 km de ĝia urbocentro.
La flughaveno konsistas el malgranda terminalo, uzata por enlandaj flugoj, kaj unu pli granda kaj ĵuse renovigita, por internaciaj flugoj. La flughaveno estas uzata kaj estrata de la militistaj fortoj de Laoso. Lao Airlines kaj Lao Air sidejas en ĝi.
[redakti] Fluglinioj kaj cellandoj
Sep fluglinioj regule flugas al kaj el ĉi tiu flughaveno, ses el ili per internaciaj flugoj:
[redakti] Internaciaj flugoj
- AirAsia: Kuala-Lumpuro
- China Eastern Airlines: Kunmingo
- China Southern Airlines: Guangzhou
- Lao Airlines: Bangkoko, Ĉiang Mai, Hanojo, Kunmingo, Siem Reap
- Thai Airways International: Bangkoko, Singapuro
- Vietnam Airlines: Hanojo, Ho-Ĉi-Min-urbo, Pnom-Peno, Singapuro