Internacia Humanista kaj Etika Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Happy Human, oficiala simbolo de IHEU

Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU; angle International Humanist and Ethical Union) estas tutmonda ombrela organizaĵo de pli ol 100 humanistaj, raciistaj, skeptikistaj, sekularistaj, etikaj, ateistaj kaj liberpensaj organizoj en pli ol 40 landoj. Ĝi fondiĝis en 1952 en Amsterdamo kiel demokratia unuiĝo de pli ol 100 membraj organizaĵoj. Julian Huxley (la unua direktoro de Unesko) prezidis la fondan kongreson de IHEU. Ĝia nuntempa sidejo estas en Londono.

IHEU havas specialan konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio (ECOSOC) de la Unuiĝintaj Nacioj.

IHEU okazigas Tutmondan Humanistan Kongreson ĉiun trian jaron, gastigatan de unu el siaj membroj. La venonta okazos en Oksfordo (Britio) en 2014, gastigote de la Brita Humanista Asocio.

En 2002 la Ĝenerala Asembleo de IHEU unuanime alprenis la Amsterdaman Deklaracion de 2002, kiu prezentas la oficialan difinan deklaron de la tutmonda humanismo.

Distingoj de IHEU[redakti | redakti fonton]

Premioj de Internacia Humanista Unio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]