Internacia Humanitara Organizo Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Humanitara Organizo Espero estis fondita en januaro 1993 en Sarajevo, dum la agreso kontraŭ Bosnio, pro iniciato de membroj de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, kiel sekcio pri humanitara helpo de la Ligo. Dum la milito ĉirkaŭ 500 membroj ĝuis ĝian protektadon kaj, el kiuj, pli ol kvindeko partoprenis aktive en la realigado de la projektoj de la asocio. Laŭ la nova Leĝo de Humanitaraj Asocioj de Bosnio kaj Hercegovino, Espero registriĝis la 24-an de marto 1997 kiel neprofitdona kaj sendependa humanitara organizo.

En majo 1998 en Katalunio estis fondita aŭtonoma ne-registara organizo kun la samaj celoj kaj nomo kaj ambaŭ asocioj federiĝis per kontrakto.


Eksteraj ligiloj