Internacia Infana Kongreseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Infana Kongreseto aŭ mallonge IIK estas aranĝo por infanoj inter 6 kaj ĉ. 16 jaroj, kiuj scipovas Esperanton. La supra aĝo iom grimpis dum la lastaj jaroj (komence estis ĉ. 12 jaroj).

Infanaj Kongresetoj estas unusemajnaj feriaj aranĝaĵoj, kiuj okazas samtempe kun kaj proksime de la Universala Kongreso. Komence tiel estis neregule, sed poste preskaŭ ĉiun UK-on akompanis IIK. La unua Infana Kongreseto okazis en 1951 en Munkeno - Dr. Siegfried Ziegler, Josef Moravec kaj Margarete Klünder ekis ĝin.

IIK dum la lastaj jaroj

N-ro Jaro Urbo de la UK Ejo de la IIK Lando Nombro da partoprenintoj
43 2012 Hanojo kvartalo Tây Hồ Vjetnamujo 0 (nuligita)
42 2011 Kopenhago Hundested (norde) Danujo 32+7
41 2010 Havano Playa Kubo 35+9
40 2009 Bjalistoko Supraśl Polujo 37+10
39 2008 Roterdamo Oostvoorne Nederlando 40+8
38 2007 Jokohamo Jacugatake en Hokuto Japanujo 13+8
37 2006 Florenco Prato Italujo 34+8
36 2005 Vilno Pailgio Perlas (norde) Litovujo 40
35 2003 Gotenburgo Lerum Svedujo 28
33 2001 Zagrebo arbara feriejo norde Kroatujo 50+8
.. 1964 Amsterdamo Haarlemo Nederlando ...
01 1951 Munkeno Munkeno Germanujo ...

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke IIK 2012: informoj greke IIK 2011: informoj kaj fotoraporto greke IIK 2010: informoj kaj fotoraporto greke IIK 2009: informoj kaj fotoraporto greke IIK 2008: informoj kaj fotoraporto greke IIK 2007: informoj kaj fotoraporto greke IIK 2006: informoj kaj fotoraporto greke IIK 2005: fotoraporto greke IIK 2003: fotoraporto greke IIK ĉe UEA greke La retejo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri IIK