Internacia Junulara Kongreso
El Vikipedio
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Nomo | Internacia Junulara Kongreso | |||
| Regiono | Mondo | |||
| Periodo | Somere | |||
| Organizanto | TEJO | |||
| Ekzistas ekde | 1938 | |||
| Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
| Informa retpaĝo | IJK-paĝo | |||
| Fota retpaĝo | TEJO-vikio | |||
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj en la plej multaj jaroj la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo en la mondo. Ĝi okazas kutime dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 gejunuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.
Pri organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro.
Ĝis nun lasta IJK okazis en Szombathely (Hungario), inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2008. Venonta IJK estas la 65-a IJK, kiu okazos ekde la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 en Liberec' en Ĉeĥio.
Enhavo |
[redakti] Listo de ĉiuj IJK
Sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ baldaŭ okazontaj IJK kaj donas la informojn pri urbo, lando kaj nombro de aliĝintoj. Se en la lasta kolumno aperas nur unu cifero, estas dubinde, ĉu ĉe la respektiva kongreso ĝi signifas la nombron de aliĝintoj al la kongreso, aŭ la nombron de kongresanoj kiuj efektive alvenis kaj ĉeestis.
[redakti] Simboloj
Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiunjaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas fone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.
[redakti] Fontindikoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la IJK (ĉiam la lasta)
- IJK 2008 Hungario
- IJK 2006 Bosnio-Hercegovino
- IJK 2005 Pollando
- IJK 2004 Rusio
- IJK 2003 Svedio
- IJK 2002 Brazilo
- IJK 2001 Francio
- IJK 2000 Ĉinio
- IJK '99 en Veszprém, Hungario
- Fotoj de la 54-a IJK 1998 en Rijeko
- Bildoj de IJK ASSISI 1997
- Video pri IJK en Karlskogo, Svedio, 1991

