Internacia Junulara Semajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la esperanto-aranĝo. Por aliaj signifoj de IJS vidu IJS (apartigilo).
IJS
Nomo Internacia Junulara Semajno
Regiono Hungario
Periodo Somere
Organizanto HEJ
Ekzistas ekde 1987
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo IJS-paĝo
Fota retpaĝo Vidu supran ligilon
vdr

La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo.

Kutime ĝi okazas en julio aŭ komence de aŭgusto, ĝi daŭras dum unu semajno kaj havas 100-150 partoprenantojn; la renkontiĝo okazas en malsama urbo de Hungario ĉiujare. Ĝenerale la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el pluraj landoj. La unua IJS okazis en 1987 por festi la centjaran jubileon de la unua eldonita Esperanto-lernolibro. En tiu jaro la meza litero de la mallongigo IJS indikis Jubilea.

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: sporta tago, balo, ekskursoj ene de la urbo kaj al la vizitindaĵoj de la regiono, plaĝumado, lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj). Kelkajn programerojn mem la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej konataj programeroj estas la tradicia akvobatalo, kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia.

Ekde la ekesto de IJS dufoje okazis, ke Hungario gastigis IJK-n: en 1999 en Veszprém kaj en 2008 en Szombathely. En ambaŭ kazoj aktivuloj de HEJ organizis la kongreson, do pro praktikaj kialoj ili ne okazigis IJS-n en tiuj jaroj.


Tabelo pri la IJS-renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Fojo Loko Rimarkoj
2017 27-a Gyenesdiás Okazis inter la 7-a kaj la 13-a de aŭgusto.
2016   IJS refoje ne okazis, ĉar la organizanto decidis ke la IJK 2016 en Vroclavo okazis tiom proksime de Hungario, ke oni ne volis krei aldonan konkurencon.
2015 26-a Szentgotthárd Okazis inter la 10-a kaj la 17-a de aŭgusto.
2014 25-a Horány Okazis inter la 25-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto. Jubilea, la 25-a IJS, kun invito de organizantoj de antaŭaj IJS-j.
2013 24-a Tiszafüred Okazis inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto.
2012 23-a Nőtincs Okazis inter la 30-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto. Koncerto de Jo-Mo.
2011 22-a Búbánatvölgy Okazis inter la 16-a kaj 22-a de aŭgusto.
2010 21-a Pécs Okazis de la 3-a ĝis la 9-a de aŭgusto.
2009   IJS ne okazis, ĉar la organizanto decidis ke la IJK 2009 en Liberec' okazis tiom proksime de Hungario, ke oni ne volis krei aldonan konkurencon.
2008 Szombathely La 64-a IJK okazis en Hungario de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto en Szombathely. Same kiel en 1999 la IJS ne okazis.
2007 20-a Tab De la 19-a ĝis la 25-a de julio.
2006 19-a Makó Temo: Amaskomunikado

Tiam ni havis modernan junulargastejon (Pulitzer), sed ni ne bone konsentis kun la direktoro de la loĝejo: li ege timis pri ni en sia novkonstruita laŭ-EU-norma domo – ni devis iom kvereli kun li por havi la eblon uzi la ekipaĵojn de la domo. Kontraŭe, la kuiristoj estis tre afablaj: sen ia peto ili flankenmetis por ni la ĉiutagan restaĵon, el kiu ni faris noktan bufedon! Dum la tuta renkontiĝo venis amaso de ĵurnalistoj, ankaŭ la televido interesiĝis pri ni, ne nur pro la ĉeftemo (kiu estis amaskomuniko), sed ĉar Őrsi Ildi bonege organizis ilin. Danke al brazilaj partoprenantoj oni ofte salsa-dancis. Iu eĉ menciis, ke antaŭe ne sciis, ke la ĉefa hungara danco estas salsa kaj la ĉefa hungara sporto estas kapoejro. Tie ni venkis la unuan fojon la akvopistol-batalon kontraŭ la fajrobrigado! La tuttaga ekskurso celis la urbon Szeged. Post vizitado de salama- (speciala hungara kolbaso) kaj paprika muzeo ĉiuj ŝategis la maiz-labirinton, la kataluna paro tiom, ke ili sukcesis perdiĝi. Tuj estis proponita Lala kiel baptopatro kaj Vera kiel baptopatrino por la infano de la maiza labirinto...:-) Danke al la tempe antaŭa IJK ni havis vere internacian partoprenantaron: venis homoj el Brazilo, Meksiko, Usono, ktp. La tradicia programero, la "balo de IJS" estis tre bonsukcesinta, daŭris 1,5 horojn pli ol planite en la nokto, sed nek la bala muzik-ensemblo, nek la restoraciistoj petis krompagon,. ĉar ankau ili fartis tre bone... :-) - Tiu ĉi estis la lasta eleganta balo, en postaj IJS-j tio realiĝis en pli simpla, dancvespera formo.

2005 18-a Vác Temo: Ek al vojaĝo…

La duono de la partoprenantoj alvenis el Zakopane el la IJK, kie dum la tuta semajno pluvis. Sekve la intereso pri la gufujo estis pli granda ol la trinkejo, ĉiuj kuracteoj de Toni elĉerpiĝis. Koncerne la tutan aranĝon karakterizis la ĝenerala pasiveco: ĉiuj volis nur ripozi kaj sunbanadi. Kelkaj prelegoj estis forigataj pro la manko de intereso... La tuttaga ekskurso celis Budapeŝton. Krom vizito de kutimaj turistaj vidindaĵoj, ni rigardis la grandegan trajnomuzeon kaj havis tagmanĝon tie, ni observis esperantlingvan prezentadon en la Planetario. Dank’ al la sukcesa kandidatado de Gergő, ni povis ŝipumi reen. Dume ni kantis ankaŭ Esperante, gvidinte de ekskursano. En la loĝejo la dommastro proponis uzi por ni la lavaparaton – ĝi funkciis senĉese. Kurioza programero estis la vizito de loka malliberejo (ankoraŭ funkcianta!), kaj ni rigardis la sinkronizitan prezenton de filmo "Ie en Eŭropo". Laŭ mia opinio la akvopistol-batalo ĉi tie sukcesis plej bone, malgraŭ ke tiu kompaniaĉo nur fotis, kaj ni batalis 10-12ope kontraŭ 3 fajrobrigad-aŭtoj! Ne ni gajnis...

2004 17-a Miskolc Temo: Naturo, sano, sporto

Laŭkutime la unua programo estis la solena malfermo, sed nun ne estis faritaj flagoj, sed toĉemizoj prezentantaj la diversajn landojn. Tuj post la malfermo sekvis la akvopistol-batalo. Dumtage ni povis partopreni diversajn manlaborojn. Dum sportaj konkursoj, kiel, ĉiuj ellernis la diversecon inter „Punkto” kaj „Poento”. Moralinstruo: la organizantoj de konkurso indas scii la lingvon almenaŭ mezgrade ☺︎. Memorigaj estas la malgrandaj litoj, ja elpendis la piedoj de preskaŭ ĉiuj, ĉefe de Robert (DE ) (2m 04cm). La lito estis taŭga nur por Andi (HU) (1m 54cm) ☺︎. La celo de la tuttaga ekskurso estis Lillafüred, ni veturis per malnova trajneto plezuriĝante per pitoreska naturo. Aldone ni havis altnivelan travivaĵon en la grotbanejo de Miskolctapolca.

2003 16-a Győr Temo: La mondo estas granda teatro

Unuafoje ĉi tie ni uzis mesaĝmuron, per kovertoj memfaritaj. Por la solena malfermo la urbestraro pruntedonis al ni flagojn. Estis interese, kiajn gastojn ili havis jam: ili povis doni japanan flagon, sed nek hispanan nek ukrainan. Kelkaj mem zorgis pri sia flago, kunportante ĝin de hejmo. En la diskoteko ĉe la urba plaĝo ni ludigis E-muzikon, Desperado furoris. La celo de la tuttaga ekskurso estis Pannonhalma, sed bedaŭrinde ni denove komencis per vingustumado (kaj per ties sekvaĵoj). Bedaŭrinde, ĉar Vera - tute forgesinte la forpason de la tempo - starante en barelo, bonhumore klarigis la kutimojn de vintrinkado. Fine de ekskurso, jam ĉiuj vekiĝis en la proksima lago. La partoprenantoj provis lerni hungaran, japanan, ukrainan kaj gascogne-an (franca dialekto) lingvojn. Dank al Záhonyi Lala ni povis ellerni kelkajn movojn el la surda-muta signado – poste en la manĝejo strange rigardis nin la kuiristoj. Ni lernis hungarajn langorompludojn – jam la bona prononco de Győr rompis la langojn de la partoprenantoj ☺︎. Bonege estis la koncerto de JoMo kaj la prezento de la ĉuvaŝoj. La ideo gratuli al naskiĝdathavanto per kiseto plurfoje vicigis virojn antaŭ Berényi Csilla (belaspekta, belforma, blondulino . . .☺︎) . Ni havis gigantan akvopistol-batalon en la ĉefplaco de la urbo.

2002 15-a Székesfehérvár Temo: Reĝa urbo – reĝa IJS

Toni(Rózsa Antónia) estis la ĉeforganizinto, kaj tiam komencis ankaŭ Gergő aktiviĝi.. Toni faris tiom bonan reklamon de IJS, ke la loka Televidio kaj radio ofte petis intervjuon de ŝi. Ŝia telefono tiam ludis la ĉinan himnon, do la organizantoj ĉe la fino de renkontiĝo jam parkere sciis ĝin ☺︎ Estis eksperimenta superintensa kurso, Zsófi instruis. La lernantoj ĉiutage 8 horojn lernis Esperante, vespere amuziĝis kun ni. La rezulto estis ŝoke efike – sed kompreneblas, se iu ĉiunokte ĝis la 2a babiladas Esperante. Kompatindaj eksterlandanoj multe suferis pri la prononco de urbonomo jam antaŭ la IJS. Kvankam oni promesis en la aliĝilo, ke servistoj portos la matenmanĝon al la litoj kaj ili elektos por ĉiuj la vestaĵojn portindajn tiutage kaj tiuj promesoj ne realiĝis, tamen la IJS estis interesa kaj programoplena. La solena malfermo okazis kun kolomboj kaj flagoj faritaj propramane. Restis memoriga la masaĝkurso de Rade, li ofte miksis anglan kaj Esperanton. La plej ĉarmaj ekzemploj de tiu: relaksu viajn fingrojn ☺︎ aŭ "presu per relaksita palmo". Laŭkutime ĉiuj tre ĝuis la balon, kelkaj junuloj faris por si unikajn vestaĵojn. La tuttaga ekskurso komenciĝis per vingustumado... (neniam plu! ☺︎ ) Pro la varmego ni iom ŝanĝis la programojn: iam posttagmeze ni ekskursis al lago Velencei (ĉar preskaŭ ĉiuj ĉiam plaĝumis). Dum la Internacia Vespero furoris la programo de la katalunoj, kaj la parodioj de masaĝkurso de Rade.

2001 14-a Szombathely Temo: Muziko, kiel internacia lingvo

Kvankam la partoprenantoj venas al la E-renkontoj ne pro la ĉeftemoj, sed kial ni ne trovu interesan kaj bonan temon? En la konfirmilo oni aparte petis kunporti muzikilojn. Tre interesaj prezentoj formiĝis ekz. Kim kaj Amir, Desperado koncerto. Dum la renkontiĝo ni havis prezentadon de arkpafado. Oni ne nur rigardi povis sed vere ekzerci dum horoj. Dum antaŭtagmezoj Toni frenezigis la eksterlandanojn per la instruado de „matyó”-brodado (hungara malnov-popola stilo). Longe ni paroladis pri la prezento de la aŭguristino (ni jam scias, ke ŝi grandparte diris veron ☺︎ ). Dum la tutaga ekskurso ni vizitis muzean vilaĝon, naturan best-bredadejon, manĝis kukuman-papavan-tavolkukon (ĝi ne al ĉiuj plaĉis.) Ni boatumis sur lago. Kompreneble daŭris la tradicio de baloj kaj akvopistol-batalado. La nokto-manĝemuloj havis ioman malfacilaĵon: post la 22-a ĉiuj restoracioj estas fermitaj en la urbo.

2000 13-a Nyíregyháza Temo: Tradicio

Ĝenerale la akvopistol-bataloj kutime finiĝis sammaniere: kiam Vera Acsádi, la ĉeforganizanto grimpas al iu altaĵo kaj deklaras: „Finite!” - tiam iu aliulo ekkrias: „Do nun ĉiu eku kontraŭ Vera!!” - Pro tio en tiu ĉi jaro Vera elpensis venĝan surprizon. Komence ŝi lasis, ke ĉiuj laŭkutime akvumu ŝin dekape-ĝisplande, poste, kiam ĉiuj reiris al la studenthejmo, mire kaj venĝe ĉeporde atingis ilin alia fajrobrigad-aŭto, kun kiu Vera antaŭe interkonsentis akvumi ĉiujn krom ŝi... :-))) . Speciala programpunkto estis la geedziĝo de Ilka Harsányi (HU) kaj Norbert Piechotta (DE) – ili interkonatiĝis dum la IJS en Kecskemét! Krom la parencaro la tuta IJS-anaro partoprenis la feston. En la preĝejo ili diris la „Jes”-on Esperante, kaj tiu estis granda evento por la urba estraro, por la urba gazetaro, radio, amasmedio... :-))) - En la vilaĝmuzeo pratoprenantoj devis prezenti la romancon de Romeo kaj Julieta en diversaj stiloj. Dum la tuttaga ekskurso en Tokaj ni vizitis Esperantan vinkelon. Jes, eĉ tiu ekzistis, ĝi estis nomata „Hímesudvar” – kaj oni devis serĉi la posedanton "s-ino Margo".

1999   Anstataŭ IJS okazis la IJK 1999 en Hungario en Veszprém
1998 12-a Kecskemét Temo: Homo Ludens (Ludanta homo)

nur ke estu ia malagrablaĵo: kverelo kun la loĝluanto pri la fakturo. Finfine ni ne pagis pri la menditaj sed ne uzitaj ĉambroj… La tuta partoprenantaro profunde agadis pri la temo – kiu ja ne estas malfacilaĵo inter Esperantistoj. La plej interesaj ludoj estis la ludil-prezentado de japano Ni vizitis en la urbo la pupmuzeon, la muzikil-muzeon kaj la planetarion. Nur la kuloj kaj la varmego malagrabligis iom la vivon de la partoprenantoj. Bonŝance, la organizantoj en la konfirmilo petis nin kunporti akvopistolojn – do iom solviĝis la problemo de la varmo. Tiam okazis la unuan fojon akvopistol-batalo (kun la permeso de polico), sur la ĉefplaco de la urbo. La okazintaĵo ege plaĉis, ankaŭ al la loĝantaro. Ĉu estis permesita aŭ ne, la fontano bone servis en malvarmiĝado. En tiu ĉi jaro okazis unu el la plej bonaj tuttagaj ekskursoj dum la historio de la IJS-oj. Ni povis partopreni tre interesajn manlaborojn, poste ni vizitis la hungaran „Puszta” „La Granda Nenio”, kie ni partoprenis rajdistan paradon. Eblis eĉ mem provi rajdi azenon. La tagmanĝon ni havis en vere hungara pusta-ĉardo (Puszta-csárda). Poste dum la Internacia Vespero la Zalaegerseganoj furore parodiis la paradon de rajdistoj kaj azenrajdadon de partoprenantoj. Alia interesa programo dum la Internacia vespero estis Mazi-parodio. La reĝisoroj ludigis preskaŭ ĉiujn partoprenantojn, la ĉefan rolon – Mazi - ricevis Gunter Neue.

1997 11-a Pécs Tie decidis la jarkunveno, ke HEJ kandidatiĝu al TEJO por organizi la IJK-n en 1999.

Post la IJS startis aŭtobusa karavano al la IJK en Assisi, en Italio.

1996 10-a Eger Sekvante la italan kaj germanan modelon, estis enkondukita, ke la renkontiĝoj organizadu ĉirkaŭ iu speciala temo – ĉi-jare la olimpiko estis memkomprenebla.

Do la tuta IJS estas dediĉita al la Olimpikoj. Ni memorigis sportojn, kiuj iam estis partoj de olimpiko sed ne plu, ekz. ŝnuregtirado. Alian sporton formis la naiveco de pordistoj – ili volis fermi la pordegojn je la 22a. La rezulto estis nova amasgimnastiko: barilgrimpado. La muzikan atmosferon de la IJS aktive garantiis la serba grupo, kiuj senĉese muzikis, kantis. La balo okazis ne en la renkontiĝejo, sed en restoracio 20 minutojn for. Ĝian atingadon iom malfaciligis la pluvo – pri tiu pleje ĝojis la taksiistoj. Dum la tuttaga ekskurso ni vizitis Szilvásvárad kaj Szalajkavölgy, kie ni vidis pitoreskajn pejzaĝojn. Tiam iĝis organiza vidpunkto, ke la sekvaj IJS-lokoj estu en diversaj regionoj de la lando.

1995 9-a Tata Laŭ la decido de la pasintjara konferenco de MEJK (mez-eŭropa kunlaborado) ĉi-jare nomiĝis MEJS-IJS, nome. La praktika parto de la organizado entute pezis la ŝultrojn de la HEJ, ĉar la organizo havis malgrandan krizon pri la foriro de kelkaj estraranoj (ekz. Budai Tibi devis soldatiĝi. Apud Tóth Erika kaj Lindwurm Edit engaĝiĝis en la laboron de HEJ fratoj Golden (Lariko kaj Alko), do por pluraj jaroj la estraro de HEJ fariĝis plena.

Dank’al la variaj loĝtipoj ni sufiĉe disiĝis ene de la ejo. En la „malriĉa kvartalo” formiĝis la vera etoso. Tie kuniĝis la plejmulto al la vespera tendarfajro. La serboj tiam unuafoje povis veturi post la milito. Ili kantis kune kun la kroatoj, kaj ne nur Esperante. Massimo Manca havis furoran koncerton.

1994 8-a Kőszeg La renkontiĝo similis al la 93-a, sed ne scieble kial, iom pli malgrande. La IJS-organizantoj elvokis la urban futbalteamon, sed bedaŭrinde ni malgajnis je 11:1 ☹︎ La balo estis tre unika, aranĝita en la najbara kastelo, kie oni surprizis nin per epokkonvena mezepoka meblaro, muziko, dancprezento – eĉ manĝado! Aŭrore iom enrigardis la lokaj policistoj, kaj ili tiom interamikiĝis kun Pier-Luiĝi (konata itala Esperantisto, ankaŭ li estas policisto), ke li ricevis de la hungaroj uniforman ĉapelon. ☺︎ Csiszár Nóra komencis agadi en HEJ. Novaĵo estis la partopreno de albanoj, ĉar ili kutimis veturi eksterlanden nek antaŭe, nek poste.
1993 7-a Mikosszéplak La organizo de la nova HEJ-estrarano de Zalaegerszeg (Budai Tibor, Borsos Edit, Németh Csaba, Nagy Imrege ktp.) La ejo estis en kaŝita, el la ekstero tute fermita vera kastelo. Por la malfermo Imrege – por ĉies surprizo – aperis en mezepoka vestaĵo. Akomodiĝante al la loko, estis pluraj ne-kutimaj programeroj, kiujn inspiris la atmosfero de la kastelo, ekz. kavalira turniro, elekto de belec-reĝo kaj -reĝino – fine ŝerce oni geedzigis la venkintojn ktp. – Kiel mi (Lariko Golden) memoras, multegaj „okcidentuloj” elvenis ekde Svisio tra Britio ĝis Brazilio. Do la IJS komencis iĝi ŝatata celpunkto de la eŭropaj junuloj, viciĝante al IS kaj IJF. Grandaj figuroj estis Huŝi (hu), Jan Navratil (cz), Mike (swe), Bertil (swe).
1992 6-a Esztergom Tiu estis la lasta IJS aranĝita de Lingvo-Studio, resp. en ties organizaĵo jam partoprenis la nova HEJ-generacio (Tibi Budai, Csaba Németh ktp.) Verŝajne tiu estis la lasta tia aranĝo, en kiu partoprenis multnombraj „oldaj” orient-eŭropaj „junular”anoj, ja la ŝanĝo de regnosistemoj rezultis por ĉiuj grandan defion... Post longaj konversacioj, disputoj finfine tie ni decidis fari mez- kaj okcident-eŭropajn junularajn kunlaborajn konferencojn (MEJK, OKEJ ktp.) laŭ la ekzemplo de la orient-eŭropaj „konsultiĝoj”.

Dum la tuta tempo varmegis. Pro tiu varmeco eĉ la germanoj emis endanubiĝi ☺︎ kaj naĝi en la sama lago, kiun pasintjare ili rigardis kun naŭzo. Ankaŭ en tiu ĉi jaro ni havis interesajn grupajn konkursojn, kaj belegan balon.

1991 5-a Esztergom La organizantoj jam dum aliĝado formis grupojn, kiuj konkursis dum la tuta aranĝo. Estis diversaj grupludoj, ni devis fari teatraĵetojn, ktp.

Dum la tuta tempo senĉese pluvis. Estis unusola suna tago, tiam ni vizitis la relative proksiman lageton, kie eblis boatumi, naĝi. Estis nura avantaĝo de pluva vetero, relative multaj partoprenis la prelegojn, dumtagajn programojn. Estis granda malavantaĝo, inundis la Danubo, do lastvespere ni devis decidi: ĵus evakui la renkontiĝon, aŭ tamen teni la adiaŭan vesperon. Ni elektis la duan version, kaj sekvontmatene ni sukcesis sekurigi la homojn, nome veturigi ilin al Esztergom.

1990 4-a Sződliget Unu el la plej sukcesintaj kaj famaj IJS-j. Oni aprezis ĝin tiel verŝajne parte pro la eŭforia eŭropa etoso pro la internaciaj politikaj ŝanĝoj, parte pro la maturiĝinta famo de la aranĝo (multaj tiam nekutimaj, novaj programeroj), parte pro la eleganta apud-rivera ejo de IJS, kiu estis la plej luksa dum la historio de IJS-j. La ĵus privatigatan konstruaĵon de la tiama Junulara Ripozejo ni povis lui je „malnova” (malalta, socialisma) prezo, sed ni ricevis (tiam ankoraŭ nekutime) elegantan hotelservon – kiu multe vigligis la etoson! Nekutime multaj, preskaŭ 200 partoprenantoj el amaso de landoj, (poste en gazetoj oni nomis ĝin "la plej internacia aranĝo" trans la ferkurteno), eŭforio pro la germana reunuiĝo, multege da bonegaj programoj, dum la balo Pier-Luigi Cinquantini la unuan fojon enviciĝis al la bala muzikgrupo kiel kantisto – onidire tiu estis la plej sukcesa IJS ĝis nun.
1989 3-a Szolnok IJS okazis en la junulara ripozcentralo Szolnok-Tiszaliget. La unuan fojon ni sukcesis organizi kaj aranĝi, ke el Sovetunio povu elveturi eksterlanden 40-persona E-grupo – sen politika inspektado. La ĝis tiam malebla rekta renkontiĝo kun sovetiaj esperantistoj rezultis neripeteblan etoson, ĝismatenajn kantadojn, ludojn kaj babiladojn en la plenŝtopitaj dometoj de sovetoj...! (Jes, multaj dormis antaŭtagmeze... :-)) - Pere de la rilatoj ĉi tie komenciĝantaj, multaj (preskaŭ ĉiuj :-)) el la sovetaj knabinoj poste edziniĝis al germanoj, francoj, norvegoj kaj alilandanoj. La etoso estis neripetebla... Ĉi tie okazis la unua eksterlanda prezento, nokta koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa el kiu finfine naskiĝis la kasedo „Debuto en eksterlando”.
1988 2-a Szeged Tiam ni – iom naive - certigis kadron dum IJS por la „Internacia Konferenco” aranĝita de HEA, LF-Koop kaj TEJO (prelegis i.a. J. Leyk, S. Révész, G. Silfer). La nomo de la aranĝo ŝanĝiĝis el „jubilea” al „junulara” kaj en la insigno la originala „100” ŝanĝiĝis al „IJS”. Pro la tre malstabila financa situacio (inflacio) en la lando, kaj pro la manko de kapitalo en la landa E-Asocio, por certigi la stabilan realigon, la organizadon de IJS per kontrakto transprenis Lingvo-Studio, firmaeto de L. Szilvási, kiu garantiis la financadon kaj organizadon por 5 jaroj.
1987 1-a Szeged Kadre de la centjara jubileo komenciĝis la aranĝo sub la nomo „Internacia Jubilea Semajno”. La estro de la tiama hungara organizo, „Junulara Sekcio de HEA”, Laci Szilvási tiam trapasis la TEJO-aĝlimon, do tiu IJS estis parte amika internacia „adiaŭaĵo”. Post la aranĝo ekveturis internacia karavano al la tiujara pola jubilea junulara kongreso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]