Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
esperanto-organizaĵo • faka Esperanto-asocio • neprofitcela organizaĵo • international association of the faithful
Komenco 1910 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Ĉefestro(j) Austin RichardsonPatrick ParkerLambert PoellPaulus Antonius Schendeler • Francisko de Paul Meštan • Joan Font i GiraltMarie LarrochePetrus HeilkerAlfons BeckersJacques TuinderFerdinando LongoniCzesław BiedulskiDuilio MagnaniAntonio De SalvoMiloslav ŠváčekGiovanni Daminelli vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de la katolikaj esperantistoj
Sankta meso en Esperanto dum la 95-a UK en Havano (celebras Peter Knauer).

La Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estas asocio de katolikaj esperantistoj. Ĝi fondiĝis en 1910 kaj havas sian sidejon en Romo.

Celoj de IKUE[redakti | redakti fonton]

IKUE deziras disvastigi la uzon de la neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto inter katolikoj por tiamaniere kontribui al kompreniĝo, unueco kaj paco. Ĝi krome celas diskonigi la kristanan kredon kaj funkcii kiel internacia komunumo de fideluloj. Por realigi tiujn ĉi celojn, la asocio eldonas publikaĵojn kaj organizas internaciajn kunvenojn kaj spiritajn aranĝojn. Sacerdotoj de IKUE ofte ofertas esperantlingvajn Diservojn kadre de aranĝoj de la ĝenerala Esperanto-movado.

En la statuto de IKUE, la asocio formulis siajn celojn jene:

a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15); travivi kaj atesti la belecon de la vero kaj la ĝojon esti kristanoj, por estigi fervoregon por la Regno de Dio;
b) montri la unuecon de la Eklezio en Kristo, uzante la internacian lingvon Esperanton en ĝia liturgio kaj apostola agado;
c) kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;
d) strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21).

Agado[redakti | redakti fonton]

Katolika Esperanto-Tendaro en Ĉeĥio, 1995

Renkontiĝoj kaj Diservoj[redakti | redakti fonton]

IKUE organizas ĉiujaran kongreson kun prelegoj, diservoj, preĝadoj kaj abunda distra programo. Nuntempe ĉiun duan jaron la IKUE-Kongreso estas organizata kunlabore kun Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kiel Ekumena Esperanto-Kongreso.

Krome IKUE aŭ ĝiaj landaj ligoj organizas multajn pliaj internaciajn aranĝojn, ekzemple Katolikajn Esperanto-Tendarojn (ĉiusomere dum unu semajno en Ĉeĥio), Junularajn Ekumenajn Esperanto-Tendarojn, bibliajn semajnfinojn kaj pilgrimadojn.

Esperantligvaj Diservoj okazas regule en kelkaj preĝejoj, ekzemple ĉiun duan monaton en la Katedralo de Speyer (Germanio) sub gvido de pastro Albrecht Kronenberger, kaj krome en Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj multaj pliaj Esperanto-aranĝoj.

Revuo Espero Katolika[redakti | redakti fonton]

La revuo de IKUE, Espero Katolika, aperas de 1903 kaj estas la plej malnova daŭre aperanta Esperanto-gazeto. En interreto oni trovas la lastajn numerojn kaj kompletajn malnovajn jarkolektojn: temas pri progresanta projekto, kiu celas enretigi ĉiujn numerojn ekde 1903.

Libroj kaj aliaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1912 aperis la Nova Testamento en esperanta traduko, kaj en 1926 sekvis la kompleta Biblio. Komplete rekompostita eldono, prizorgita de la pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, aperis en 2006.

En 2001 aperis, eldonita de IKUE kaj KELI, la 1472-paĝa ekumena kant- kaj preĝlibro ADORU.

IKUE kaj ĝiaj landaj sekcioj aperigas - jen en siaj retpaĝoj, jen en papera formo - multajn publikaĵojn aŭ kunlaboras en tiaj eldonoj. Ekzemple en aprilo 2006 aperis kiel 43-paĝa broŝuro la encikliko "Deus caritas est" de Papo Benedikto la 16-a.

Entute la kristana literaturo en Esperanto, inkluzivante tiun realigitan de aliaj subjektoj ekster IKUE, ampleksas kelkmil volumojn.

Radio kaj interreto[redakti | redakti fonton]

Ekde januaro 1977 Radio Vatikana elsendas regule en Esperanto, komence unufoje, ekde 1981 dufoje kaj ekde oktobro 1998 trifoje semajne. La elsendoj estas aŭskulteblaj ankaŭ en interreto sur la retejo Vatican News.

Inter multaj retaj forumoj de katolikaj esperantistoj, plej vigla estas la dissendolisto de IKUE ĉe yahoogroups Arkivigite je 2006-06-16 per la retarkivo Wayback Machine.

Bonfara agado[redakti | redakti fonton]

Same kiel preskaŭ ĉiuj kristanaj organizoj, ankaŭ IKUE aktivas karitate. Ekzemploj estas la agadoj starigitaj de du iamaj IKUE-prezidantoj, ekzemple la bonfarado al blinduloj starigita de Jacques Tuinder kaj la helpaj projektoj, ĉefe en Afriko, iniciatitaj de pastro Duilio Magnani. Kun la paso de la jaroj, la menciitaj iniciatoj sendependiĝis el IKUE, kiu tamen ne forlasis tiajn agadojn.

Landa kaj dioceza agado[redakti | redakti fonton]

IKUE iam havis pli ol 10 landajn asociojn, el kiuj hodiaŭ aktivas nur ĉ. 3. En la retejo de IKUE troviĝas listo de landaj reprezentantoj en 15 landoj, el kiuj tamen kelkaj kiel Lajos Kóbor kaj Giovanni Daminelli jam mortis. Iam ekzistis ankaŭ diocezaj ligoj (ekzemple en la germanaj dicezoj Freiburg kaj Speyer, ambaŭ iam agnoskitaj de la respektiva episkopo).

Iamaj landaj ligoj estas:

Nuntempe ekzistas la sekvaj landaj ligoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Emile Peltier

Estiĝo kaj evoluo de IKUE[redakti | redakti fonton]

En 1902 la franca pastro Emile Peltier (1870-1909) fondis, kune kun Henri Auroux kaj kun permeso de la episkopo de Tours, la societon Espero Katolika. Pro manko de kunlaborantoj Peltier kaj Auroux ne sukcesis registrigi la asocion laŭ franca leĝo kaj decidis unue fondi gazeton kun la sama nomo Espero Katolika, kiu aperas ekde 1903. Nur post la morto de Peltier, en 1910, okazis en Parizo la unua Katolika Esperanto-Kongreso. Kadre de ĝi fondiĝis IKUE.

En 1951 IKUE ekhavis kunlaborajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tamen, kiel ĉiuj religiaj organizoj, ĝi ne rajtas aliĝi al UEA kiel faka asocio.

Aliaj katolikaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

Dum la ĉirkaŭ 100-jara historio de IKUE, aperis ankaŭ aliaj organizoj de katolikaj esperantistoj. La plej gravaj el ili estas Internacio Katolika, kiu ekzistis de 1920 ĝis la 2-a Mondmilito, kaj Internacia Katolika Informejo (IKI), kiu aktivis de 1936 ĝis 1974 en Nederlando.

Prezidantoj de IKUE[redakti | redakti fonton]

  1. Austin François Richardson Taylor (1843-1913), 1910-1913
  2. Patrick Parker (1869-1948), 1913-1920
  3. Lambert Johan Joseph Marie Poell (1872-1937), 1920-1921
  4. Paulus Antonius Schendeler (1878-?), 1921-1924
  5. Francisko de Paŭla Meštan (1865-1941), 1924-1927
  6. Joan Font i Giralt (1899-1936), 1927-1935
  7. Marie Larroche (1854-1940), vicprezidantino aganta kiel prezidanto, 1934-1935
  8. Petrus Heilker (1883-1964), 1935-1950
  9. Alfons Beckers (1908-1994), 1950-1966
  10. Jacques Tuinder (1933-2011), 1966-1971
  11. Ferdinando Longoni (1916-1975), 1971-1975
  12. Czesław Biedulski (1936-2018), 1976-1979
  13. Duilio Magnani (1928-2010), 1979-1995
  14. Antonio De Salvo (1942-2021), 1995-2003
  15. Miloslav Šváček (*1941), 4-a de septembro 2003 ĝis 20-a de februaro 2012
  16. Giovanni Daminelli (1943-2019), elekto en la 20-a de februaro 2012, mortis la 26-an de marto 2019
  17. Marija Belošević (*1965), 2019-

Aktuala estraro de IKUE[redakti | redakti fonton]

En reta balotado en somero 2022, la sekvaj personoj elektiĝis estraranoj por la mandata periodo 2022-2026:

Kiel kontorevizoroj elektiĝis Gábor Márkus, Umberto Canelada Campos kaj Flory Witdoeckt.

En sia kunsido de oktobro 2023, la estraro alelektis konforme al la statuto la grekkatolikan pastron Serhij Prudko el Ukrainio kiel religian konsilanton.

IKUE-Junularo[redakti | redakti fonton]

Jam de 1920 ĝis ĉirkaŭ 1935 ekzistis Mondjunularo Katolika (MOKA), kiu tamen ne estis ligita al IKUE, sed al Internacio Katolika.

La unua junulara organizo de IKUE, La Alta Flugo, ekzistis de ĉirkaŭ 1960 ĝis ĉirkaŭ 1965. Ĝi eldonis la gazeton Birdo.

La nuntempa IKUE-Junularo (IKUEJ) fondiĝis en 1996 kadre de la Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio).

Agnosko fare de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Esperanto kiel liturgia lingvo[redakti | redakti fonton]

La 8an de novembro 1990 la vatikana Kongregacio pri la Dia kulto kaj la disciplino de la sakramentoj aprobis la mestekstojn en Esperanto. Tiamaniere Esperanto definitive fariĝis liturgia lingvo. Ekde somero 1995 la "Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj" estas havebla en formo de du lukse binditaj volumoj.

Agnosko de la Papa Konsilio por Laikoj[redakti | redakti fonton]

Depost ĝia starigo en 1910, IKUE kolektis aprobojn de ĉiuj Papoj, de Kardinaloj kaj de Episkopoj. En multaj diocezoj (precipe en Pollando kaj Italio, sed ankaŭ aliloke) la katolikaj esperantistaj grupoj estas agnoskitaj de la koncernaj Episkopoj, kaj aktive partoprenas en la apostola agado. Ĝis 1992 IKUE en si mem, tamen, ankoraŭ ne estis ricevinta oficialan agnoskon fare de la centraj instancoj de la Eklezio. Kontaktoj kun la ekleziaj aŭtoritatuloj komenciĝis en 1980, kelkajn jarojn post la translokigo de la asocia sidejo en Romo. En la postaj jaroj la demando pri agnosko de IKUE estis iom preterlasita por atingi la aprobon de la Meslibro en Esperanto, sed fine la 11an de januaro 1992 IKUE estis agnoskita per dekreto de la Papa Konsilio por Laikoj kiel internacia asocio de fideluloj laŭ pontifika juro. Per la dekreto la Papa Konsilio por Laikoj aprezas la laŭstatutajn celojn de IKUE same kiel "la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuiĝo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikaĵoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado)".

Papoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj papoj ekde Pio la 10-a, krom Johano Paŭlo la 1-a (kies papado daŭris apenaŭ 33 tagojn), montris ian favoron al la agado de katolikaj esperantistoj.

Papo Johano Paŭlo la 2-a dufoje (en 1991 kaj 1997) alparolis kunvenojn rekte en Esperanto kaj ekde 1994 ĝis sia morto en 2005 regule uzis Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en sia paska kaj kristnaska salutparoladoj. Ekde pasko 2006 ĝis sia demisio en 2013, lia posteulo, papo Benedikto la 16-a daŭrigis la tradicion.

Malkiel liaj du antaŭuloj, papo Francisko en printempo 2013 ne salutis post sia unua paska beno Urbi et orbi la spektantojn en multaj lingvoj, do ankaŭ ne en Esperanto. Esperantistoj gvidataj de Giovanni Conti kun panelo konsistiganta la vorton "ESPERANTO" tamen ĉeestis sur la Placo Sankta Petro.

Kardinaloj kaj episkopoj[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ 56 kardinaloj iel subtenis Esperanton, kiel montras detala listo en franclingva eldono de la libro "Esperanto - la nova latino de la Eklezio".

La ĉefepiskopo de Prago, Kardinalo Miloslav Vlk, lernis Esperanton kiel studento kaj kunlaboris kiel juna pastro en Katolikaj Esperanto-Tendaroj. En 1995 Vlk celebris en IKUE-Kongreso meson en Esperanto kaj akceptis esti alta protektanto de IKUE.

La ĉefepiskopo Alba Iulia (Rumanio), Györgyi Jakubinyi, flue parolas Esperanton kaj trifoje, en 1991, 1999 kaj 2009, pledis en Sinodoj pri Eŭropo por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la Eklezio. Plurfoje, ekzemple en la Germanaj Katolikaj Foiroj de 1994, 1998 kaj 2000, Jakubinyi celebris Meson en Esperanto kaj reeldiris sian pledon por Esperanto.

IKUE kaj ekumenismo[redakti | redakti fonton]

Jam la iniciantinto de Esperanto, Zamenhof engaĝiĝis por frateco inter homoj de diversaj religioj aŭ konfesioj. La "patro" de IKUE, Emile Peltier, pledis en sia revuo Espero Katolika por la unuiĝo de la kristanaj religioj, kaj forte deziris kunlaboron kun protestantaj esperantistoj.

Multaj pliaj aktivuloj de IKUE sekvis tiujn ĉi instigojn. Mejloŝtonoj sur la vojo de ekumenismo inter kristanaj esperantistoj estis la unua Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 kaj la apero de la Ekumena Diserva Libro ADORU en 2001. Nuntempe IKUE kaj KELI frate kaj intense kunlaboras en la spirito de ekumenismo. Dum en nacilingva medio katolikoj kaj protestantoj ankoraŭ kutimas uzi malsamajn kant- kaj preĝlibrojn, en la Esperanto-movado oni uzas ĉefe la saman libron.

Esperanto kiel "nova latino de la Eklezio"[redakti | redakti fonton]

Katolikaj esperantistoj ofte nomas Esperanton "la nova latino de la Eklezio". Kutime ili tamen ne celas malpliigi la rolon de la latina lingvo en la Katolika Eklezio (kies graveco en internacia komunikado ĉiukaze jam delonge tre malkreskis), sed doni novajn impulsojn favore al kompreniĝo, unueco kaj paco. Ĉi-lastan strebadon subtenis ankaŭ Papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu en sia salutletero al la Universala Kongreso en 1993 en Valencio kuraĝigis la esperantistojn "daŭrigi sian estimindan klopodon por realigi mondon, en kiu regu la interkompreniĝo kaj unueco".

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.