Internacia Komerca Ĉambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Komerca Ĉambro
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco 1919 vd
Geografia situo 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 32″ O (mapo)48.8641122.292307Koordinatoj: 48° 51′ 51″ N, 2° 17′ 32″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo 16-a arondismento de Parizo
Internacia Komerca Ĉambro (Parizo)
Internacia Komerca Ĉambro (Parizo)
DEC
Internacia Komerca Ĉambro
Internacia Komerca Ĉambro
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Internacia Komerca Ĉambro
Fondinto(j) Étienne Clémentel vd
Ĉefestro(j) Maria Fernanda Garza vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Komerca Ĉambro (angle International Chamber of Commerce, mallonge ICC ; france Chambre de commerce internationale) estas sendependa ne-profitcela organizaĵo, fondita en 1919 kun pli ol 45 milionoj da membroj (entreprenoj, asocioj kaj kompanioj) en almenaŭ 140 landoj. Ĝi estas nuntempe la plej granda, plej reprezenta komerca organizaĵo en la mondo[1] ICC havas tri ĉefajn agadojn: regularo, disputsolvado kaj politika lobiado. La ICC havas la plej altan konsultan statuson kun UN ekde 1946 kaj dialogas kun aliaj internaciaj instancoj kiel la Monda Komerca Organizo (WTO), la Internacia Telekomunika Unio (ITU) kaj la Monda Pridogana Organizo (WCO). Ekde la 1-a de januaro 2017, la Internacia Komerca Ĉambro, kiel la unua komerca organizo iam ajn, havas statuson de observanto  en la Ĝenerala Asembleo de UN[2].

Ĉe IKĈ funkcias Internacia Arbitracia Tribunalo, kreita en 1923. ICC subtenas la laboron de la Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Organizaĵo pri Komerco, kaj multaj aliaj interregistaraj instancoj, kaj internaciaj kaj regionaj, kiel ekzemple la G20 nome de internacia komerco.

Celaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj celoj de la ICC estas:

  • Antaŭenigi ekonomian liberecon, liberan komercon kaj liberan konkurencon
  • Pledi por la harmoniigo kaj simpligo de reguloj kaj proceduroj en internacia komerco
  • Memreguligo per kondutkodoj kiuj fiksas etikajn normojn
  • Solvi komercajn disputojn per mediacio kaj arbitracio

Ĝi helpas solvi la aktualajn problemojn kiuj staras antaŭ la afereca komunumo. IKĈ estas forte ligita al tiuj internaciaj organizoj kiel UN, MOK, Monda Banko kaj aliaj, estante kolektiva konsulta organo por ili.

La ĉefa celo de IKĈ estas kreskigi estimon al la superaj normoj de la internacia komerca etiko. La agado de IKĈ estas direktita al la solvo de la plej aktualaj demandoj, inter kiuj estas ellaboro de unuigitaj reguloj kaj normoj por komerco kaj solvo de taskoj, ligitaj al la liberigo de la internacia komerco.

Komisionoj[redakti | redakti fonton]

IKĈ efektivigas sian agadon pere de ekspertaj komisionoj, sub-komitatoj kaj labor-grupoj, solvante la demandojn, gravajn de la vidpunto de la internacia komerca komunumo.

La konstante agantaj komisionoj kaj konsultaj grupoj, formitaj laŭ la industria principo, konsistanta el 16 membroj okupiĝas pri pretigo de politikaj deklaroj de IKĈ kaj ellaboro de unuigitaj normoj, kodaroj, reguloj kaj aliaj mekanismoj de komerco, rekonitaj en la tuta mondo. Inter la dokumentoj de IKĈ estas: "Incoterms" (Unuigitaj komercaj terminoj de IKĈ), "Unuigitaj reguloj kaj moroj por la dokumentaj akreditivoj" (UCP 500), "Arbitracia regularo de IKĈ", tipaj internaciaj kontraktoj kaj pluraj aliaj.

Internaciaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

Dujare IKĈ okazigas internaciajn kongresojn, kiuj estas tutmondaj eventoj kaj en kie estas diskutataj internaciaj problemoj kiujn eventuale povas alfronti la entreprenoj kaj kompanioj en la proksima tempo. La kongresoj okazas en malsamaj landoj laŭ invito de la naciaj komitatoj de IKĈ.

Famaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la pli konataj helpiloj de la ICC por memreguligo estas la tutmondaj regularoj por liverkondiĉoj Inkotermoj Incoterms ® (la traduko al Esperanto nomiĝas Inkotermoj) kaj la reguloj de la Internacia Komerca Ĉambro por reklamado kaj merkatigo-komunikado (Merkata Kodo).

La ICC ankaŭ evoluigis sia raporto Trade Register (Komerca Registro) internaciajn pagkondiĉojn kiuj konsistigas la internacian industripraktikon[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Internacia Komerca Ĉambro (ICC) Oficialo retejo

(ĉina) Inkotermoj, Ĝeneralaj Reguloj por Interpretado de Internaciaj Komercaj Kondiĉoj,, 2000, eldono en Esperanto de IKEF, 128 p.