Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj
El Vikipedio
Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estis fondita en 1978 en Barcelono. Fak-asocio pri etnismo kunlaboranta kun UEA. Ĝia programeca bazo estas la Deklaracio por etnista humanismo, aprobita en kunveno okazinta ĉe la berlina UK en 1999. Ĝi eldonas la revuon Etnismo.
Ekde ĝia fondiĝo ĝis 1998, IKEL-prezidanto estis Uwe Joachim Moritz, ekde tiam ĝis 2011 Daniele Vitali; la nuna prezidanto estas Alain Favre.
