Internacia Konferenco por Revizio de la Monda Vidpunkto pri la Holokaŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Konferenco por Revizio de la Monda Vidpunkto pri la Holokaŭsto estis dutaga konferenco kiu okazis en Tehrano, la ĉef-urbo de Irano, komencante la 11-an de decembro 2006.

Laŭ la irana registaro, la celo de la konferenco estis doni la eblecon malkovri la veron pri la Holokaŭsto de la judoj, donante la eblecon esprimi vidpunktojn kiuj ne estas leĝe akcepteblaj en multaj eŭropaj landoj, kie ekzistas leĝoj kontraŭ la neado de la Holokaŭsto. Partoprenis en la konferenco multaj konataj "reviziismaj" historiistoj kiuj neas la Holokaŭston, kaj la konferenco estis vaste kritikata kaj kondamnita trans la mondo, kiel antisemita konferenco kies celo estis doni legitimecon al reviziismaj teorioj pri la Holokaŭsto.

Inter la partoprenantoj estis historiistoj kiuj neas ke la Holokaŭsto vere okazis, kiel la franco Robert Faurisson. Partoprenis ankaŭ David Duke, la eksa estro de la Ku-Kluks-Klano, kaj kelkaj ortodoksaj judoj de la ekstremisma organizaĵo Neturei Karta, kiuj opinias ke la Ŝtato de Israelo ne devus ekzisti. Ili estas konsiderataj ĉarlatanoj de aliaj judaj grupoj.